D | L | M | M | Ĵ | V | S |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
Jam pli ol 35 jaroj esperanton oni povas de tempo al tempo aŭdi ĉe Balta Maro. Dum tiu tempo, ĉiun junion esperantistoj el kelkaj Eŭropaj landoj, sed ne nur el Eŭropo, renkontiĝas en ĉebalta urbo Mielno.
Ĉiuj partoprenantoj volas travivi ĉi tie du semajnojn en esperantista etoso. Same okazis ci jare. Ĝenerale la programon de la aranĝo partoprenantoj proponas mem. Tiuj kiuj havas ion interesan, ion travivis ne nur sur esperantaj itineroj, tion proponas por la programaro.
Kvankam la "ĉefa okupo" de la aranĝo estas ripozado, sed kelkaj personoj "kunportis" interesajn temojn. Pri siaj travivaĵoj en fora Irano rakontis Krystyna Zgud, kiu partoprenis en Teherano printempe la 1-an kongreson de Iranaj Esperantistoj. Ŝiaj travivavaĵoj estis ankaŭ
interesaj por nia kolegino el Irano - Nazi Solat, kiu volis aŭdi kiel la kongreson pritaksis eksterlandanoj. Nazi ankaŭ malkovris por ĈEP-anoj interesajn momentojn el la vivo de urseto-soldato Wojtek, kiu "kunlaboris" kun pola armeo en Irano. Ĝi poste kun la armeo venis al Eŭropo kiel armeano kaj helpis dum bataloj en dua mondmilito. Nazi-an rakonton akompanis bone farita filmo de pola TV pri tiuj eventoj.
Ne ĉiuj el ni pli frue sciis pri tiu historia milita evento. "Printempon" en Mielno partoprenis kelkaj esperantistoj, kiuj pasintjare partoprenis UK-on en Islandio kaj ankaŭ volis rakonti pri siaj rememoroj en tiu norda lando. Rememoroj ornamis la fotoj kiuj faris dum UK-o Krysia Zgud. Helenka Biskup, kiu multfoje prezentis bele skribitan monologon "D-ro Esperanto" en multaj lokoj de nia lando,
la unuan fojon povis prezenti ĝin dum nia aranĝo. Kiel ĉiam okazas, tradicie por kelkaj tagoj al Mielno venas gastoj el proksimaj eksterlandaj regionoj. Esperantistoj el Berlino venis kune kun ilia gasto el Kubo, kiu interese rakontis pri sia fora, ekstereŭropa lando. Aŭskultantojn interesis ne nur esperantista vivo sur tiu insulo, sed ankaŭ aktuala politika kaj ekonomia situacio.
Rakonto kaj respondoj de nia gasto estis tre interesaj por ĉiuj. Multaj denove admiris la rakonton de Adam Leżak el Opole pri kelkmilkilometra pieda marŝadon al Santiago de Compostela. Esperantistoj el Bielarusio, Germanio, Francio, Ukrainio, Irano povis amuziĝi ne nur dum prelegoj kaj kursoj de nia lingvo, sed ankaŭ povis amuziĝi dum dancvesperoj. Tradicie dum ĈEP aranĝoj amuzigis nin Stanisław Stokrocki.
Ĉiutage posttagmeze ĉiuj partoprenantoj povis kanti esperante kantojn prezentitajn sur la ekrano kun akordiona akompano de Ula Giercarz. Ĉar nia aranĝo okazis en la semajno kiam katolikoj festas Kristkorpan Feston paroprenantoj de ĈEP povis uzi la okazon vidi tiun misteran ceremonion al kvar altaroj, el kiuj unu estis situita ĉe mara strando. Bedaŭrinde tradicia bivakfajro,
kiu finas nian feriadon pro la pluvego ne okazis ĉe preparita por tiu vespero fajro, sed en la salono kun tradicie frostitaj sur fajro kolbasoj, biero kaj bongusta manĝaĵo, kiun preparas por partoprenantoj ĉiam direkcio de ripozejo. Ni volas danki al ĉiuj administrantoj de ripozejo LZS, kiuj de multaj jaroj zorgas pri nia senproblema restado en Mielno.
Multaj partoprenantoj deklaris kaj adiaŭis sin tradicie: ĝis revido venontjare en Mielno.
Priskribis kaj notis Stanisław Mandrak