Ĉu vi jam estis en Mielno?

Esperantistoj el kelkaj landoj, elektis Mielnon por sia tradicia printempa renkontiĝo. En tiun ĉebaltan lokon, proksime de Koŝalin, pli ol 80 esperantistoj en la tagoj 12-23 de junio venis ne nur por ripozi, sed ankaŭ kaptis la okazon por renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj ŝatantoj de "Mielna printempo" dum la 34-a ĈEP. Ĝuste antaŭ 125 jaroj Ludoviko Zamenhof dediĉis al la homaro ilon por komuna kaj facila interkompreniĝo. Amikeco kaj interkompreniĝo regis ankaŭ en Mielno.
Ĉebalta Mielno gastis ĉi jare ne nur najbarojn el Germanio, Bielarusio, Litovio, sed ankaŭ el Hispanio, Italio ĉu malproksima Brazilio.
Krom ripozado, sunbruniĝado partoprenantoj povis aŭskulti interesajn prelegojn pri brazilaj manĝaĵoj, pri litovaj kutimoj kaj pri modernaj iloj en instruado de Esperanto. Kiel ĉiam oni povis vidi interesajn filmojn prezentitajn de red. Roman Dobrzyński kaj praktiki la lingvon dum diversnivelaj kursoj. Grandan intereson elvokis kurso por komencantoj gvidita de juna Brazilano Marlon Ribeiro, kaj gramatikaj sekretoj malkovris al partoprenantoj la kurso preparita de prezidanto de E-klubo en Koszalin - Czeslavo Baranowski.
Neforgeseblajn travivaĵoj por ĉijara "printempo" lasis veninta el Italio kantisto-esperantisto Emanuel Rovere. Liaj kantoj kaj ebleco aĉeti ĵus eldonitajn liajn novajn diskojn estis granda evento dum nia restado en Mielno.
Tradiciaj posttagmanĝaj komunaj kantoj gvidataj de Ula Giercarz, vesperaj dancoj kaj kantoj ĉe bivakfajro, gimnastikado laŭ Tai Chi metodo tre plaĉis al partoprenatoj. Ĉijare vespere amantoj de futbalo povis rigardi sur granda ekrano matĉoj de okazanta ĝuste futbala konkurso Eŭro 2012.
Multaj partoprenantoj adiaŭante ĉijare Mielnon promesis veni venontjare pro festi jubilean 35-an Ĉebaltan Esperantistan Printempon.
Se vi ankoraŭ ne estis en Mielno kaj ke konatiĝis kun ĝia atmosfero kaptu la okazon kaj paroprenu venontjaran, jubilean ĈEP-on!

Nome de organizantoj raportis - Stanisław Mandrak

Fotogalerio


(klaku sur la bildon)
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl