Mielno 2024

Se Vi ne decidis kion Vi faros en junio de 2024 jaro ni invitas Vin por renkontiĝi kun esperantistoj en Mielno. Se Vi ne konas ankoraŭ la lingvon ESPERANTO ĉi tiu invitilo estas ankaŭ por Vi. Filio de PEA en Gliwice invitas al tradicia 46a jam Ĉebaltan Esperantistan Printempon al Mielno. Dum multaj jaroj nia renkontiĝo elvokadis grandan intereson en nia lando kaj eksterlande. Ni certas ke simile estos ankaŭ ĉijare.

Invitas organizantoj.

Informoj!!!

Aligilo por elšuto

Plano de oktobro klubaj renkotiĝoj

Komence de niaj renkontiĝoj inter la 16:00 ĝis la 17:00 estos perfektiga kurso de esperanto.

Plano oktobro 2023

04 10

Aŭtuno

11 10

Libertempaj rememoroj

18 10

1) Nia aranĝo GRUPE 16:00 ? 18:00

2) Renkotiĝo ZOOM 18:00

25 10

Nia aranĝo GRUPE

aktualigita 2023 10 11

GRUPE 2023
Karaj Gekolegoj!

Jen estas aliĝilo por GRUPE 2023.

aktualigita 2023 10 01

Aliĝilo

Plano de septembraj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 6-an de majo - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice - Brno je la 18-a horo.

la 13-an de majo - Renkontiĝo kun nia prezidanto - Tunezio. Priparolo pri niaj agoj en la jaro 2024. Organizado de GRUPE 2023.

la 20-an de majo - Organizado de niaj renkotiĝoj en nia filio - plialtigo de niaj lingvoscioj.

la 27-an de majo - Kial Vi estiĝis esperantisto?

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 09 13

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 14-an de junio 2023 je la 18:00 h (merkrede) okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 06 10

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 3-an de majo 2023 je la 18:00 h (merkrede) okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 05 01

Plano de majaj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 3-an de majo - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice - Brno je la 18-a horo.

la 10-an de majo - Prelego de D. Caban pri hidrarga minejo.

la 17-an de majo - Renkontiĝo kun nia prezidanto aŭ gramatikaj problemoj.

la 24-an de majo - Internacia tago de patrino.

la 31-an de majo - Internacia tago de infano kaj informo pri Zag�rnik.

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 05 01

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 5-an de aprilo 2023 je la 18:00 h (merkrede) okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 04 03

Plano de aprilaj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 5-an de aprilo - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice - Brno je la 18-a horo.

la 12-an de aprilo - Renkontiĝo kun nia prezidanto.

la 19-an de aprilo - Sufiksoj en Esperanto. Stanis�aw Mandrak

la 26-an de aprilo22-an de marto - Kroniko de la Glivice'a Filio de PEA.

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 04 03

Mielno 2023
Mielno XLV
16-28.06.2023

Ĉu Vi jam decidis kie Vi estos fine de junio ĉijare? Glivice�a Filio de PEA kiel multjara organizanto de ĈEP (Ĉebalta Esperantista Printempo) en Mielno invitas Vin por komuna travivaĵo kaj ripozado en Mielno-Unie�cie. En la programo Vi spertos interesajn prelegojn kaj rememorojn de partoprenantoj. Oni antaŭvidas kursojn, kiuj gvidos eksterlandanoj, prezentadon de nederlanda mondkonata dueto KAJTO kaj aliajn interesaĵojn. Venu Mielnon por komune travivi malgrandan jubileon kun glivice�aj (kaj ne nur) esperantistoj de nia tradicia printempa aranĝo. Aliĝilon kaj informilon Vi trovos sur niaj klubaj paĝoj. Nome de organizantoj - Stanis�aw Mandrak

INFORMILO      ALIĜILO      PARTOPRENANTOJ

aktualigita 2023 03 28

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 8-an de marto 2023 je la 18:00 h (merkrede) okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Temo de la renkontiĝo estos: Kiu estas esperantisto? Kio estas esperantisto? - prelego pri signifo kaj deveno de kelkaj gravaj vortoj en Esperanto. Ĝi ankaŭ traktos problemon: Ĉu esperantisto povas ofendi sin mem?

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 03 02

Plano de martaj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 1-an de marto - Simplaj dialogoj en Esperanto.

la 8-an de marto (merkrede) - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice - Brno je la 18-a horo.

la 15-an de marto - Kroniko de la Glivice'a Filio de PEA.

la 22-an de marto - Tabulo kun korelativoj - Katarzyna Kozio�.

la 29-an de marto - Ĉirkaŭ tagmeze komuna vizito en Silezia Biblioteko en Katovice kaj trarigardo de esperantaj libroj. Ĉiuj kiuj volos vojaĝi al la biblioteko bonvolu kontaktiĝi kun organizantoj dum nia antaŭ renkotiĝo.

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 03 02

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 7-an de februaro 2023 je la 18:00 h (marde) okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Temo de la renkontiĝo estos: Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957) aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto en la ĉeĥa lingvo.

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 02 03

Plano de februaraj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 1-an de februaro - Priparolo de GRUPE 2022 kaj komencaj decidoj pri GRUPE 2023.

la 7-an de februaro (marde) - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice - Brno je la 18-a horo.

la 15-an de februaro - Ewelina Pokorska - Prelego pri unika kvartalo de urbo Gliwice kun nomoj de stratoj kunligitaj kun Esperanto.

la 22-an de februaro - Ma�gorzata Bonarek - Lingvaj problemoj de komencanta esperantisto.

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 02 03

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 11-an de januaro 2023 je la 18:00 h. okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Temo de la renkontiĝo estos Poludnica - monto en Slovakaj Tatroj konata pro vintraj esperantistaj grimpoj al ĝia pinto

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2023 01 05

Plano de januaraj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 4-a de januaro- Kiel mi pasigis unuan tagon de la Nova Jaro 2023?

la 11-a de januaro - Interreta renkontiĝo ĉe ZOOM - Gliwice -Brno je la 18-a horo.

la 18-a de januaro - Ewelina Pokorska - Rakonto pri la Itala Kongreso 2022.

la 25-a de januaro - Organiza renkontiĝo.

la 28-a de januaro- Oblata renkontiĝo - sabato 12:00 - 16:00

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2023 01 04

Distingo por nia kolegino Ewa Pokorska-O��g




Antaŭ nelonge nia kolegino Ewa Pokorska-O��g estis distingita per medalo "Merita por pola kulturo". Ni kore gratulas al ŝi.
Sinjorino Ewa profesie laboras defendante antikvaĵojn de urbo Gliwice. Ŝi en sia laboro estas taksata en Gliwice kiel valora persono.
Krom tio sinjorino Ewa multe skribe verkas. Ŝiaj fanoj povas tralegi artikolojn kiujn verkis sinjorino Ewa almenaŭ en revuo "Miejski serwis informacyjny Gliwice".
Multfoje nia kolegino Ewa estis invitita al vilao "Caro" por ke ŝi tie prelegu kompreneble pri Gliwice.
Ni, esperantistoj el Filio de Pola Esperanto-Asocio en Gliwice estas honorigitaj per tio, ke sinjorino Ewa Pokorska-O��g estas kaj volas plu esti inter ni.

aktualigita 2022 12 23




ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 7-an de decembro 2022 je la 18:00 h. okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Ni invitas Vin partopreni.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo estiĝos tradicia.

aktualigita 2022 11 30

Plano de decembraj klubaj renkotiĝoj

Ni renkontiĝas en nia sidejo (str. Zwyci�stwa 1) ĉiam merkrede je la 16-a horo.

la 7-a de decembro - interreta renkontiĝo cxe ZOOM - Gliwice -Brno je la 18-a horo.

la 14-a de decembro - raporto pri Zamenhofaj Tagoj en Bjalistoko (Aleksander Zdechlik).

la 21-a de decembro - antauxkristnaska renkontiĝo�(ĉiuj).

la 28-a de decembro - Kristnaska kaj Novjara paŭzo.

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2022 11 27

Vizito de belgaj esperantistoj en nia klubo.

Karaj gekolegoj.

La 26-an de oktobro 2022 vizitis nian klubon esperantista paro el Belgio Eddy kaj Ella Wan den Bosch. La renkontiĝo estis agrabla. Niaj gastoj iom parolis pri sia lando kaj pri siaj ŝatokupoj. Ili ankaŭ informis nin kiamaniere ili trovis nin. Niaj ttt-paĝoj estis por tio tre gravaj. La gastoj invitis nin partopreni la Fervojistan Kongreson en Antwerpeno kiu okazos venontjare. La renkontiĝo pasis en vere bona esperanta etoso. Ni dankas al la gasotoj pro ilia vizito.

aktualigita 2022 11 02

Sekva ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 9-an de novembro 2022 je la 18:00 h. okazos sekva virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Ni invitas Vin partopreni. Ĉefa temo estos: "Signoj sur tomboj, tago de rememoro pri mortintoj" Ewa Caban.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09

Enirkodo: 931 1660 4802

Pasvorto: 235959

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo iomete modernigos nin.

aktualigita 2022 10 25

GRUPE 2022
Karaj Gekolegoj!

Post du jara paŭzo nia tradicia aranĝo GRUPE revenas. La aranĝo okazos inter la 11-a (vendredo) ĝis la 13-a (dimanĉo) de novembro 2022. Organizantoj antaŭvidas krom kutimaj prelegoj, ekskurson al arkitektura fenomeno en Katowice. Organizantoj preparas iajn surprizojn. Ni, atendas Vian partoprenon kaj eventualan kontribuon.
La aranĝo okazos en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj.
Adreso: Gliwice, str. Jagiello�ska 21.

Plano de GRUPE 2022

Vendredo la 11-a de novembro 2022
10:30 Komenco, salutvortoj al partoprenantoj, mallongaj prezentadoj de gastoj.
11:00 Stanis�aw Mandrak - Rakonto pri glivicaj esperantistoj okaze de 60-jara jubileo de la Filio de PEA.
12:00 Roman Dobrzy�ski Romano pri Romano.
13:00-15:00 Tagmanĝa paŭzo.
15:00 Marian Wolny - Malgranda jubileo de 60-a datreveno de Filio de Pola Esperanto-Asocio en Gliwice, torteto, kafo.
15:30 Adam Wilkus - Mia pasio : naturo.
16:30 �wi�tos�aw Fortuna - Rakontoj pri urbo Kalisz.
ekde 19:00 Babilejo en dormejo

Sabato la 12-a de novembro 2022.
09:15 Bo�ena Kocyk kaj Marian Kocyk - Rakontoj pri Karaiba Regiono.
11:00 Ewelina Pokorska, Aleksander Zdechlik - Rakonto pri Itala Kongreso de Esperantistoj 2022.
12:00 Halina R�anek - Arta programo.
13:00-15:00 Tagmanĝa paŭzo.
15:00 Sonoj de gongoj, bovloj kaj aliaj arkaikaj ludiloj.
16:00 Ma�gosia Bonarek i J�zef Ptasznik - Kun esperanta simbolo en itinero de flava konko.
17:00 Marian Wolny - Kuirarto. Kelkaj konataj pladoj + degustado kaj regalo.
ekde 19:00 Babilejo en dormejo

Dimanĉo la 13-a de novembro 2022.
08:45 Ewa Domaga�a - Ekskurso al Katowice.
09:30 Ceteraj partoprenantoj - Renkontiĝo ĉe kafo, eventuale ia prelego.
12:00 Fino.

Organizantoj rajtas fari ŝanĝojn en la programo.

Organizanta teamo

aktualigita 2022 11 09

Aliĝilo

ZOOM-a renkontiĝo kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio.

Karaj gekolegoj.

La 12-an de oktobro 2022 je la 18:00 h. okazos virtuala renkontiĝo organizata komune kun esperantistoj el Brno Ĉeĥio. Oni planas, ke similaj virtualaj renkontiĝoj okazos unu foje dum ĉiu monato.

Ni invitas Vin partopreni. Gastoj ankaŭ estas invitataj.

Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://polsl-pl.zoom.us/j/94294806502?pwd=aE16aEdGck9NdzljK1VZVUJWbitoUT09

Enirkodo: 942 9480 6502

Pasvorto: 223880

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo iomete modernigos nin.

aktualigita 2022 09 15

89a Itala Kongreso de Esperanto

Inter la 20-a kaj la 28-a de aŭgusto 2022 okazis en Brescia 89-a Itala Kongreso de Esperanto. En la Kongreso partoprenis inter alie 6 personoj de nia Filio. Oni rememorigas ke la 28-an de septembro estas planata priparolo pri la aranĝo.

aktualigita 2022 09 15

Plano por septembraj klubaj renkontiĝoj

Tempo rapide pasas kaj someraj ferioj finiĝas. Ekde septembro ni denove renkontiĝos en nia sidejo (strato Zwyci�stwa 1) merkrede je la 16:00 horo. Oni preparis planon por renkontiĝoj organizotaj septembre. Jen ĝi:

07 09 Komunikado inter ni en nia filio (gvidos Aleksander Zdechlik pollingve)

14 09 100-jara datreveno de eksplodo de sileziaj insurektoj (gvidos Ewa Domaga�a)

21 09 GRUPE 2022 (ĉiuj)

28 09 Itala Esperanta Kongreso en Brescia (ĉiuj klubaj partoprenantoj de la Kongreso)

Ni invitas ĉiujn.

aktualigita 2022 08 15

Someraj klubaj renkontiĝoj

Pro somero ni renkontiĝos kiel antaŭe ĉiumerkrede sur urboplaco de Glwice je la 17:00 horo. Ĉiu partoprenanto povos mendi kaj gustumi sian trinkaĵon. Ni parolos pri diversaj esperantaj okazaĵoj. Se Vi estus proksime ni invitas Vin al la urboplaco.

Do, ni renkontiĝu jam la 6-an de julio 2022.

aktualigita 2022 07 21

Raporto pri Mielno 2022

La ĉijara Ĉebalta Esperantista Printempo havis numeron 44. Dum preparita por tiu okazo prelego kun vasta diskuto de partoprenantoj oni povis konvinkiĝi pri la signifo de tiu magia numero ne nur en pola literaturo (Mickiewicz) sed ankaŭ por unuopaj personoj en ilia vivo. Okazis ke multaj homoj dum jarcentoj interesiĝis pri tiu fenomeno. Kiel dum la lastaj jaroj esperantistoj el kelkaj landoj renkontiĝis en Unie�cie por komune travivi dekkelkajn tagojn en esperanta etoso. Post pandemiaj jaroj dum 44-a ĈEP denove preskaŭ kvardeko da homoj volis veni al nia aranĝo organizita de anoj de PEA-filio el Gliwice. Post pli ol 30 jaroj kiam ni renkontiĝadis en sporta obiekto, ĉe la stadiono en Mielno, ni revenis al kvartalo Unie�cie. Ĝuste en tiu ĉi kvartalo antaŭ pli ol 40 jaroj niaj ĉebaltaj aranĝoj komenciĝis. Parrtoprenantoj de la ĉijara aranĝo ne forgesis pri tiu fakto kaj grupo da ili veturis al urba tombejo por meti florojn kaj bruligi kandelojn sur la tomboj de niaj antaŭuloj Ewa Siurawska, Marian �aba kaj multjara ĉeforganizanto de ĈEP - Czes�aw Baranowski. Kvankam kiel ĉiam ĉefa okupo de niaj aranĝgoj estis ripozado kaj sunbruniĝo ĉe Balta Maro, ni povis travivi kelkajn esperantajn horojn kun la lingvo de Zamenhof.
Esperantan kurson por volontulaj progresintoj gvidis Aleksander Zdechllik, kiu ankaŭ rakontis dum unu el posttagmezoj pri sia kelkmonata restado en Bona Espero en Brazilo.
Maria Pokrzywnicka el Etnografia Muzeo el Toru� rakontis pri nederlanda minoritato Olendroj kiuj antaŭ kelkcent jaroj vivis sur niaj okcident-nordaj terenoj.
Intersan prelegon pri �Esperanto kaj Polico� preparis Stanis�aw Mandrak. Multaj homoj ne sciis, ke tiaj rilatoj estas kaj funkcias.
Por kantigi homojn specialajn tekstojn preparis pastro Kazimierz Noculak.
Adam Le�ak ne nur rakontis pri sia pilgrimado al Santiago de Compostela sed ankaŭ kantis tre simpatie pri Lvovo.
Nia kolego el Nederlando, Peter Deen Breems kantis kelkajn (ne nur esperantajn) kantojn.
Pri siaj travivaĵoj ligitaj kun Italio rakontis nia kolegino Gizela Matray.
Ĝenerale nia magia 44-a ĈEP lasis en la memoro de partoprenantoj bonan etoson. Kelkaj el la ĉijaraj partoprenantoj jam anoncis sian alvenon al �jubilea� 45-a aranĝo.
Oni anoncis kreon de nova pli forta organiza komitato por organizi la jubilean aranĝon.
En la lasta tago de nia aranĝo venis ĵurnalistoj el loka koŝalina gazeto, kiuj en la numero 143 (4691) de G�os Koszali�ski (Koŝalina Voĉo) priskribis en kelkaj frazoj nian aranĝon.


Raporteton preparis kaj mem travivis la aranĝon.
Stanis�aw Mandrak

aktualigita 2022 07 05

Novaj gvidantoj de Pola Esperanto-Asocio

La 25-an de junio 2022 en Lodzo (��d�) okazis Ĝenerala Kunsido de membroj de Pola esperanto-Asocio. La kunsido estis raporta kaj elekta. Rezulte de la kunsido oni elektis novan Ĉefan Estraron por 3-jara periodo kaj aprobis novan statuton de nia organizo. Rezultoj de elektoj estis jenaj:

Ĉefa Estraro de PEA
1. Robert Kami�ski - prezidanto
2. Agnieszka Mozer - vicprezidantino
3. Alina Mozer - kasisto
4. Zofia �mistek - sekretario
5. Kamil Getka - ano de ĈE
6. Daniela Matray - ano de ĈE

Rewizia Komisiono
1. Halina Fuchsel
2. Alina Szczepa�ska
3. Piotr Karcz

Ni gratulas al noveliktitaj personoj kaj ni deziras al ili fruktodonan laboron.

aktualigita 2022 06 28

Novaj gvidantoj de la Filio de PEA en Gliwice estis elektitaj

La 25-an de majo 2022 en nia sidejo okazis Raport-Elekta Kunsido de anoj de nia Filio. La kunsido estis balota kunsido. Rezulte de ĝi oni decidis elekti novajn gvidantojn por sekva 3-jara periodo. La rezultoj estas jenaj:

Estraro
1. Marian Wolny
2. Domaga�a Ewa
3. Dariusz Caban
4. Maciej Philipp

Revizia Komisiono
1. Jan Machniewski
2. J�zef Ptasznik
3. Katarzyna Kozio�

Ni gratulas al novelektitaj personoj kaj ni deziras al ili fruktodonan laboron.

aktualigita 2022 05 25

ZOOM-a renkontiĝo - anstataŭ GRUPE 2021

Karaj gekolegoj kaj amikoj de GRUPE.

En antaŭa informo ni informis pri virtuala renkontiĝo kiu okazos sabate la 13-an de novembro 2021 je la horoj 16:00 ĝis la 18:00 ( laŭ mezorienta tempokalkulo ). Ligiloj al la renkontiĝo estas jenaj:

https://zoom.us/j/92765841832?pwd=Qy9IanZPZUw2K0NlUWljZjZZQkQxUT09

Enirebleco: 927 6584 1832

Enirkodo: 697186

Ni esperas ke la virtuala renkontiĝo iomete rekompencos mankon de la reala aranĝo GRUPE 2021.

aktualigita 2021 11 11

Grava informo - GRUPE 2021 ne okazos

Karaj gekolegoj kaj amikoj de GRUPE.

Merkrede la 3-an de novembro 2021 dum nia ĉiusemajna kluba kunveno, ni (gliviceanoj) decidis nuligi nian tradician aranĝon. Pro kresko de malsanoj je Covid-19 en nia lando kaj pro malmultaj anoncoj de partoprenontoj (1-2 personoj) kaj pro la serioza trakto de niaj partoprenontoj ni tiel decidis. Ni prokrastas nian tradician renkontiĝon al venontjara printempo. Ni petas kompreni nian situacion kaj decidon. Anstataŭ nia reala renkontiĝo ni proponas virtualan renkontiĝon per interreta platformo ZOOM sabate la 13-an de novembro je la horo 16.00. ( laŭ mezorienta tempokalkulo ) Se tio vin interesos bonvolu informi nin kaj vi ricevos ligilon al la konkreta ĉambro .

Kun saluto nome de organizantoj Stanislavo Mandrak

aktualigita 2021 11 07

Denove sur Ĉantorio

La artikolo aperis en Pola Esperantisto 3-2021
Adam Wilkus

Jen kelkaj vortoj kaj fotoj pri la montara renkontiĝo, kiun mi ĵus partoprenis. Ĉu ni kune partoprenu ĝin venontfoje? Se la ideo plaĉas al vi, bonvolu noti tion en via kalendaro kaj sciigu viajn geamikojn pri tiu ebleco. Kiel kutime, dum la tria dimanĉo de junio (20.06.2021), post unujara paŭzo pro la pandemio de la kronvirusa malsano, okazis la tradicia renkontiĝo de esperantistoj sur pinto "Granda Ĉantorio" (Velk� �antoryje, Czantoria Wielka) en Beskidy-montaro. Denove estis bela, sunplena vetero. La renkontiĝon partoprenis sume ĉirkaŭ 30 samideanoj, kiuj venis el Slovakio, Ĉeĥio kaj Pollando. Mi el Krakovo kaj la samideano Maciek el Zakopane (apud Tatry-montaro) venis jam sabate, unue al la montara urbeto Wis�a, ĉe kiu estas fontoj de la samnoma rivero, fluanta tra la tuta Pollando, interalie tra Krakovo, al la Balta Maro. Ni supreniris la pinton "Granda Konuso" (Velk� Sto�ek, Sto�ek Wielki), ĉe la ĉeĥa-pola landlimo, de kiu estas bona videbleco. Sciindas, ke ĉe la pinto funkcias montara rifuĝejo, kiu venontjare festos sian 100-jaran jubileon. Inter turistoj, kiujn ni renkontis tie, estis multaj knabinoj, kies kapoj estis dekoritaj per florkronoj. Ili intencis partopreni ĉi-semajnfinan noktan vagadon tra la montaro kaj festadon okaze de baldaŭa nokto de la Sankta Johano, la plej mallonga en la tuta jaro. Vidante survoje la foliojn de filiko mi estis scivolema, ĉu iu provos trovi ĝian floron, kiu laŭmite, floras unufoje jare, dum la somera solstico, kaj provizas ĝian trovinton la riĉeco kaj abundo. Dimanĉe, ekde la frua mateno ni vagadis tra aliaj pintoj, interalie tra Soŝovo, ĝuante belan naturon. En la montaro situas la naturprotektata aero de Natura 2000 "Sileziaj Beskidoj" kaj la Naturezervejo de Ĉantorio. Ni ricevis bongustan matenmanĝon ĉe la pinto Cie�lar, tiel nomata de la familia nomo de la lokaj montaranoj, kaj vagadis tra pintoj, kovritaj de arbaro kaj herbejoj. Post la longa marŝado, ni finfine ekvidis la turon, sur la pinto de Ĉantorio, kaj antaŭtagmeze ni atingis la ĉeĥan gastejon, kie estis okazanta la renkontiĝo. Ni babilis kun partoprenantoj, gustumis bongustan malvarman bieron aŭ aliajn trinkaĵojn kaj lokajn pladojn. Kelkaj partoprenintoj aĉetis originalajn maskojn, bele desegnitajn per Esperanto-simboloj, kiuj limigas disvastigon de la virusa infekto, produktatajn de slovakaj esperantistoj kaj al la pinto kunportitajn de la pola samideano Aleksander. Okazis interalie prezentado de fotoj kaj konkurso pri arboj, kiujn oni lernis rekoni laŭ la folioj, floroj, fruktoj, trunkoŝelo kaj aliaj trajtoj. Partoprenantoj, kiuj sukcesis trovi bonajn solvojn, ricevis kelkajn lastatempe eldonitajn numerojn de E-revuo kaj bombonojn, pakitajn en la verda papero, kiel premion. Kune kun la ĉeĥa samideano Ladislav el Pardubice, kun kiu mi iam konatiĝis vintre, dum la renkontiĝo de montaraj vojaĝantoj apud Poludnica, kiu sabate ankaŭ venis al la pinto Granda Konuso, kaj kun aliaj partoprenantoj, ni ĝuis noveldonitan bildan ludon pri birdoj, dum kiu oni lernis iliajn nomojn en diversaj lingvoj. La renkontiĝon ĉeestis multaj samideaninoj, interalie Renata kaj Jana el Slovakio, Libuŝe, Jana, Vlasta, Dana, Anna, Li el Ĉeĥio, Kasia kaj Wies�awa el Pollando, sed kelkaj foriris pli frue, verŝajne por esplori aliajn vizitindajn lokojn ĉe la monto. Plaĉis al mi tiu ĉi montara renkontiĝo kaj mi esperas ĝui la alian kun ebleco esplori la najbaran regionon helpe de slovakaj kaj ĉeĥaj samideanoj. Mi denove konatiĝis kun novaj samideanoj kaj mi estas kontenta pro la etoso de la renkontiĝo kaj la ebleco vagadi tra montaro, ĉar ĝi donas al mi novajn fortojn kaj certigas sanon Kune kun la ĉeĥa samideano Zdenek, kiu ŝatas bicikli, kaj kun aliaj partoprenantoj, ni pridiskutis la eblecon esplori najbaran montaran regionon, ekzemple supreniri aŭ veni per telfero al la pinto Javorov�, apud Old�ichovice, kaj poste, tra la urbo T�inec aŭ N�dek, veni al Ĉantorio, kio povus okazi venontjare. Aŭ unu tagon antaŭ la ĉefa, dimanĉa renkontiĝo ni povus kune viziti la proksiman lokon Trojstyk, kie najbaras tri landlimoj de Slovakio, Ĉeĥio kaj Pollando, esplori vizitindajn lokojn kaj tranokti ie tie. Ĉu ankaŭ vi ŝatus veni tien, se ni organizos plurtagan eventon? Dum la renkontiĝo oni ĉiam prezentas diversajn programerojn kaj ni havas kelkajn ideojn pri novaj amuziĝoj, sed ni ĝojos, se vi ankaŭ povus kontribui kaj proponi iun programeron venontfoje. Por konvene rigardi kelkajn fotojn pri la ĉi-jara renkontiĝo sur Ĉantorio iru al: https://tinyurl.com/zuyzatkz <

aktualigita 2021 08 06

Nunaj klubaj renkontiĝoj

Pro malgrandiĝo de novinfektitaj malsanuloj je koronaviruso, ni decidis denove renkontiĝi senpere. Ĉar nun estas somero ni renkontiĝos kiel antaŭe ĉiumerkrede sur urboplaco de Glwice je la 17:00 horo. Ĉiu partoprenanto povos mendi kaj gustumi sian trinkaĵon. Ni parolos pri diversaj esperantaj okazaĵoj. Sekvo de la supra decido estas ke ni interrompas niajn renkontiĝojn per ZOOM-o dum la somero.

Do, ni renkontiĝu jam la 7-an de julio 2021.

aktualigita 2021 07 07

Ĉantorio 2021

Post ĉirkaŭ 2 semajnoj dimanĉe la 20-an de junio 2021 probable okazos tradicia renkontiĝo sur monto Ĉantorio. Tradicio de la renkontiĝoj devenas de la jaro 1927 kiam unuan fojon renkontiĝis esperantistoj de ambaŭ flankoj de la ŝtata limo. Kompreneble ke ne ĉiujare okazis la renkontiĝoj. Dum militaj tempoj esperantistoj rezignis renkontiĝi. Estis tro danĝere agi laŭ la tradicio. Antaŭ unu jaro en la jaro 2020 ni ankaŭ ne renkontiĝis ne pro milito sed pro pandemio. Nun revenis iom pli normala tempo kaj la renkontiĝo estos ebla. Mi esperas.

Jen kelkaj informoj utilaj por poloj: a) Trafiko - trajno veturas nur al urbo Skocz�w. En tiu loko plu al Ustro� Polana oni veturos per buso kiu funkcios kiel trajno. b) Pandemio - laŭ informo kiu aperis sur ttt-pagxoj de Pola Ambasadejo en Prago trapasi limon oni povas senprobleme ĝis 24 horoj.

https://www.gov.pl/web/czechy/stan-wyjatkowy-w-republice-czeskiej-zasady-podrozowania

Do, ĝis la dimanĉo la 20-an de junio.

aktualigita 2021 06 05

Mielno 2021

Estimataj Gekolegoj, karaj Amikoj. Rapide pasas jaroj kaj jen jam 43. fojon ni renkontiĝas dum Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno - Unie�cie. Jes, jam 43 fojon ĉar pasintjara nia ĈEP- 42 pro la pandemio ne povis okazi. Multaj el Vi havis jam okazon veni junie Mielnon. Multaj eĉ multfoje. Tiujn, kiuj volas veni la unuan fojon kaj tiujn, kiuj volas rememori sian restadon ĉe Balta Maro ni invitas en la tagoj de 18a ĝis 30a de junio (la unuan fojon por plenaj 12 tagoj) al komuna travivaĵo de etoso de konata en Pollando ripozloko. Invitu ankaŭ viajn familianojn, konatulojn kaj amikojn por kune travivi neforgeseblajn momentojn kun esperantistoj kaj inter esperantistoj. Ni atendas vian partoprenon kaj vian kontribuon al la programo de tradicia �esperantista printempo�. Nome de organizantoj � Stanis�aw Mandrak.

INFORMILO      ALIĜILO      PARTOPRENANTOJ

aktualigita 2021 06 22

Forpasis nia kluba kolegino

Kun granda malĝojo ni informas Vin, ke mortis nia kolegino, esperantistino el urbo Tychy - Bogus�awa Bronowska. Ŝi naskiĝis la 7-an de novembro 1962 kaj mortis la 17-an de marto 2021 havante nur 58 jarojn.
Al multaj ŝi estis konata kiel simpatia, aktiva esperantistino. Multaj povis renkonti ŝin dum multaj esperantistaj aranĝoj. Ŝi partoprenis en esperantistaj kongresoj, landaj kaj eksterlandaj aranĝoj. Ŝi estis fidela legantino en e-aranĝo nomata Esperanto-Sumoo. Ŝi gvidis esperantistan grupon en sia urbo Tychy kaj samtempe estis ano de la Filio de PEA en Gliwice. Bogusia estis aktiva ano de la Universitato de Tria Aĝo en Tychy. Ŝi volonte partoprenis en montaraj marŝadoj kaj ŝatis bicikli. Ĉiam ŝi estis helpema dum diversaj aktivadoj. Lasttempe ŝi grave malsaniĝis je kancero.
Entombiga ceremonio okazis lunde la 22-an de marto sur la urba tombejo �wierczyniec en Tychy.
Ripozu en la paco Kara Bogusia.

Esperantistoj de la Filio de PEA el Gliwice.

aktualigita 2021 04 06

Internaciaj interretaj klubaj renkontiĝoj

Merkrede ni havas internacian kaj interretan kluban renkontiĝon. Nun krom niaj ttt-paĝoj pri nia renkontiĝo informas ankaŭ https://eventaservo.org/ . Malsupre estas ligilo, datumoj de la ĉambro kaj salutvorto. La informoj estos aktualigataj je la 17:30 en la tago de renkontiĝo. Preskaŭ ĉiam sufiĉas klaki la kunligilon kaj iomete atendi. Post kiam aperos bildo el Via kamerao, tuŝu klavon kiu situas sub la bildo.

Ligilo por la renkontiĝo:

https://zoom.us/j/98255338545?pwd=SjNDM21iaG1EMXIzcDRqUDZXM2Rjdz09

Enirebleco: 982 5533 8545

Enirkodo: 569453

Ni deziras al Vi sukcesan kunligon.

aktualigita 2021 06 30

Anataŭ Vigilia ZOOM-Renkontiĝo 2020

Merkrede la 23-an de decembro kiel kutime kelkaj esperantistoj de nia klubo renkontiĝis virtuale. Badaŭrinde ni estis kvarpersone. Kiel nia gasto partoprenis nian renkontiĝon pastro Kazimierz Noculak. Por kelkaj personoj el nia klubo la pastro estas bone konata. Li partoprenis kun ni UK-on en Lisbono, Italan kongreson en Trieste kaj Polan Kongreson en �och�w. Nia renkontiĝo temis pri vakcino kontraŭ Covid-19 - malsano. Nia gasto montris al ni, ke li maljuna homo ne timas preni vakcinojn. Li sukcese tiamaniere defendas sin kontraŭ gripo. Jes, li estas bona ekzemplo kiel agi por nia komuna bono. Fine de nia renkontiĝo ni havis okazon dividi virtuale la oblaton. Por ni tio estis eksterordinara evento cxar ni havis okazon dividi la oblaton kun katolika pastro. Ne ĉiuj havis similan feliĉon. Tiu momento estis montrita sur la kunligita foto. Sekvan nian renkontiĝon ni havos la 30-an de decembro. Detaloj estas sur subaj paĝoj.

aktualigita 2020 11 28

Prokrasto de niaj klubaj renkoniĝoj daŭras

Konstante granda nombro de novaj malsanuloj je Covid 19 kaŭzas, ke ne estas eblaj niaj ĉiusemajnaj klubaj renkontiĝoj. Jam tri niaj anoj malsaniĝs sed feliĉe ili resaniĝs. Ĝis fino de la jaro 2020 niaj renkontiĝoj ne okazos. Anstataŭante ilin ni renkontiĝas virtuale je ZOOM-programo ĉiuvendrede je la 18:00 horo. Ĉiuj informoj pri tiuj renkontiĝoj estas en malsupra rubriko. Kaj nun ni deziras al ĉiuj multe da sano.

aktualigita 2020 11 22

Interretaj klubaj renkontiĝoj

Ni rememorigas, ke niaj interretaj klubaj renkontiĝoj okazas per ZOOM ĉiumerkrede je la 18:00. Malsupre estas kunligilo, datumoj de la ĉambro kaj salutvorto. La informoj estos aktualigataj je la 17:30 en la tago de renkontiĝo. Preskaŭ ĉiam sufiĉas klaki la kunligilon kaj iomete atendi. Post kiam aperos bildo el Via kamerao, tuŝu klavon kiu situas sub la bildo.

Join Zoom Meeting

https://zoom.us/j/98996536107?pwd=QXErREp1WklubUVHcU8wQWNCdWhYdz09

Meeting ID: 989 9653 6107

Passcode: 910687

Ni deziras al Vi sukcesan kunligon.

aktualigita 2021 01 24

Grava informo - GRUPE 2020 ne okazos

Lasttempe oni observas kvantan pligrandigon de malsanuloj je Covid-19. Pro tio, pensante pri sekureco de eventualaj partoprenantoj ni decidis ne organizi ĉijare nian tradician renkontiĝon GRUPE 2020. Ekde la 10-a de oktobro tuta Pollando eniras al la flava zono de plirigorigoj kaj organizantoj ne povas antaŭvidi kio ankoraŭ okazos. Ni esperas, ke nia decido renkontiĝos kun toleremo de niaj simpatiuloj. Ni esperas, ke ili ĝisvivos en bona sanstato sekvan nian aranĝon GRUPE 2021.

aktualigita 2020 10 08

Denove prokrasto de niaj klubaj renkoniĝoj

Pro lasttempa rapida kresko de novaj malsanuloj je Covid 19, ni decidis denove prokrasti niajn ĉiusemajnajn klubajn renkontiĝojn. Tiamaniere ni plenumos la saĝajn postulojn por limigo de senperaj kontaktoj inter homoj. Ni esperas, ke tiamaniere ni helpos al bremso de transmisio de la koronaviruso. Nun niaj renkontiĝoj ni prokrastas nur por unu monato. Anstataŭante ilin ni propoponas renkontiĝojn virtualajn kiuj okazos ĉiuvendrede je la 18:00 horo. Se la situacio pliboniĝos tiam ni planas renkontiĝi vendrede la 18-an de novembro 2020. Sed nun ni deziras al ĉiuj multe da sano.

aktualigita 2020 10 19

Ŝanĝo de la koresponda adreso

Ĝis nun ni uzis korespondan adreson kunligitan kun leterkesto. La solvo okazis kaj kosta kaj tro klopoda pro tio ni decidis rezigni el la leterkesto. Nun nia koresponda adreso estas jena:

Polski Zwi�zek Esperantyst�w O/Gliwice
przy
Gliwickim Centrum Organizacji Pozarz�dowych
ul.Zwyci�stwa 1
44-100 Gliwice

aktualigita 2020 10 19

Restarigo de klubaj renkontiĝoj

Post apero de la pandemio Covid 19 kaj post enkonduko de plirigorigoj pere de posedanto de nia renkontiĝejo, ni decidis prokrasti niajn renkontiĝojn. Ekde septembro 2020 la plirigorigoj estis lozigitaj kaj ni decidis restarigi niajn ĉiusemajnajn renkontiĝojn. Por rememoro ni informas, ke la renkontiĝoj okazas ĉiusemajne merkrede je la 17:00 h. en ĉambro de Gliwickie Centrum Organizacji Pozarz�dowych en Gliwice ĉe str. Zwyci�stwa 1. Kvanto da partoprenantoj estas limigita je 9 personoj. Dum la renkontiĝo oni ne regalas je trinkaĵoj kaj kukoj. Ĉiu partoprenanto devas gardi la sekuran distancon inter li kaj aliaj ĉeestantoj kaj devas porti higienan maskon. Por organizantoj estus agrable pli frue scii pri via ĉeesto.

aktualigita 2020 10 02

Estimataj Gekolegoj, karaj Amikoj.

Rapide pasas jaroj kaj jen jam 41 fojon ni renkontiĝas dum Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno - Unie�cie. Multaj el Vi havis jam okazon veni junie Mielnon. Multaj multfoje. Tiujn, kiuj volas veni la unuan fojon kaj tiujn, kiuj volas rememori sian restadon ĉe Balta Maro ni invitas en la tagoj de 7an ĝis 18an de junio 2019 al komuna travivaĵo de etoso de konata en Pollando ripozloko. Invitu ankaŭ viajn familianojn, konatulojn kaj amikojn por kune travivi neforgeseblajn momentojn kun esperantistoj kaj inter esperantistoj. Ni atendas vian partoprenon kaj vian kontribuon al la programo de tradicia "esperantista printempo".

Nome de organizantoj - Stanis�aw Mandrak

INFORMILO      ALIĜILO       PARTOPRENANTOJ

Kiel ludi ŝakon

La 6-an de februaro 2019 dum nia kluba renkontiĝo ni lernis ludi ŝakon. Instruadon gvidis nia kolego Aleksander Zdechlik.

   

Estimataj Gekolegoj, karaj Amikoj.

Rapide pasas jaroj kaj jen jam 40 fojon ni renkontiĝas dum Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno. Multaj el Vi havis jam okazon veni junie Mielnon. Multaj multfoje. Tiujn, kiuj volas veni la unuan fojon kaj tiujn, kiuj volas rememori sian restadon ĉe Balta Maro ni invitas en la tagoj de 12an ĝis 23an de junio 2018 al komuna travivaĵo de etoso de konata en Pollando ripozloko. Kunportu ankaŭ viajn konatulojn kaj amikojn por kune travivi neforgeseblajn momentojn kun esperantistoj kaj inter esperantistoj. Ni atendas vian partoprenon kaj vian kontribuon al la programo de jubilea "esperantista printempo".

Nome de organizantoj - Stanis�aw Mandrak

La 15 de decembro 2017 en Pola RetRadio pri Esperanto-sumoo parolis la legantino Krystyna Grochocka el Gliwice. Bonvolu aŭskultu: http://pola-retradio.org/

GRUPE 2017
Karaj Gekolegoj!

Multaj el niaj amikoj kun granda intereso atendas nian ĉijaran aranĝon. Do, ni invitas vin por komune amuziĝi dum kelkdekhoroj de GRUPE-21. Kvankam nia aranĝo ne estos longdaŭra, sed vi povos aŭskulti kelkajn interesajn prelegojn, amuziĝi aŭskultante gitaran dueton, vidante bildojn pri ĉijara UK-o en Seulo kaj vespere partopreni esperantistan sanktan meson. Ni pensas ke kiel ĉiam vi travivos neforgeseblajn horojn en Gliwice.
Ĝi okazos en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj en la tagoj 10 - 12.11.2017
Adreso: Gliwice, str. Jagiello�ska 21
Estos granda plezuro se vi akmpanos nin dum la jubilea aranĝo.

Nome de organizanta teamo
Stanis�aw Mandrak

PROGRAMO

Karaj Gekolegoj!

Ĉu Vi jam decidis kie ripozi en junio? Ni invitas Vin tradicie al Mielno ĉe Balta Maro. Mi kun kelkaj gekolegoj el Filio de PEA en Gliwice invitas Vin por partopreni la ĉijaran Ĉ EP-on. Ni planas inviti Vin por komuna ripozado en Mielno inter 13-24. de junio 2017 (11plenajn tagojn). Estos granda plezuro, se Vi akceptos nian inviton kaj venos Mielnon por 39a ĈEP. Programo de ripozado grandparte dependas de Vi. Ni planas distraĵojn, kursojn, komunan kantadon, prelegojn kaj sunbruniĝon ĉe marbordo. Al tiu invito ni aldonas aliĝilon kaj aliajn informojn ligitajn kun la 39a ĈEP. Se tiu informo aktuale ne interesos Vin bonvolu transdoni ĝin al Viaj proksimuloj, konatuloj, klubanoj kaj gekolegoj.

Kun esperanta saluto nome de organizantoj de la 39a Ĉebalta Esperantista Printempo.
Stanis�aw Mandrak

Zamenhofa festo en Vieno

Sabate, la 3-an de decembro en Pola Instituto en Vieno okazis festo dediĉita al la kreinto de esperanto - L.L. Zamenhof. Tiu festo simile kiel en aliaj polaj kulturaj obiektoj en eksterlando estas tradicie longjara. Aranĝoj estas(is) organizitaj en Bratislavo, Berlino, Kaliningrado kaj aliaj lokoj. En Vieno ni, glivice'aj esperantistoj estis jam antaŭ dekkelkaj jaroj, kiam en Glivice funkciis la Ĉefa Estraro de PEA. Dum multaj jaroj partoprenis la aranĝon eksterlandanoj el najbaraj landoj. Laboranta tie de du jaroj nova direktoro s-ro d-ro Bogdan Wrzochalski decidis ĉi jare inviti ankaŭ reprezentantojn de nia esperantistaro. Kune kun prezidanto de PEA ni decidis partopreni tiun aranĝon. Kol. Aleksander Zdechlik konfirmis nian alvenon kaj nian ĉeeston en la aranĝo. Post la alveno Vienon ni renkontiĝis kun prezidanto de Aŭstria Esperanto-Federacio - Hans Michael Maitzen, kiu akompanis nin en la antaŭtagmeza vizito en Esperantomuzeo, kiu estas parto de Aŭstria Nacia Biblioteko. Posttagmeze je la 16.00 horo komenciĝis la aranĝo, kiun partoprenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ gastoj de Instituto. Venis poloj loĝantaj en Vieno kun familioj. Post la salutvortoj de direktoro de Instituto prelegis s-ro Bernhard Tuider el Esperanta Biblioteko pri "Zamenhof en la kolekto de planlingvoj - Esperantomuzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko. Prezidanto de PEA prelegis pri "Gravaj ideoj de L.L. Zamenhof antaŭe kaj nun". Poste oni legis en tri lingvoj (pole, esperante kaj germane) parton de monde konata verko "Quo vadis" de Henryk Sienkiewicz. Eksterlandaj gastoj prezentis: Ĉeĥo Peter Chrdle sian eldonejon KavaPech kaj Slovako Peter Balasz rememoroj pri la ĉijara UKo en Nitra. Post la oficiala parto partoprenantoj estis invititaj al kafo kaj kuko proponita de pola instituto. Kelkhora babilado kun aŭstriaj kaj eksterlandaj gastoj finis la aranĝon. Malfruvespere ni vizitis kelkajn kristnaskajn foirojn, ĉar tiuj antaŭkristnaskaj eblecoj estas vaste konataj en la mondo. Dimanĉe fruvespere ni revenis hejmen.

      

      

Priskribis Stanis�aw Mandrak

Vicprezidanto de PEA honorigita

Marde la 18-an de oktobro 2016 okazis en Varsovio interesa evento ligita kun la Ĉefa Estraro de PEA. Nome, nia vicprezidanto Teruo Matsumoto estis honorigita per honora diplomo de Japanio. Tagmeze en la ceremonia salono de japana ambasadejo, krom la "ĉefa tiu tage gasto" kolektiĝis gefamilianoj, gekolegoj kaj anka? invititaj por tiu tago esperantistoj. Honoran diplomon preparis japana ministerio pri eksteralandaj aferoj, pro laboro de Teruo al plifortigo de rilatoj inter niaj du landoj. Partoprenantoj de ceremonio povis sciiĝi, ke post la alveno Pollandon, antaŭ 50 jaroj, nia kolego interesiĝis, krom la aliaj aferoj, pri la sorto de polaj infanoj, kiuj en 20. jaroj de pasinta jarcento estis deportitaj al Siberio. Post kelka tempo junaj Poloj estis prenitaj de tie al Japanio. Post la dua mondmilito parto de tiu grupo revenis al Pollando. Tiuj sortoj de gejunuloj priskribis Teruo en eldonita antaŭ kelkaj jaroj libro, kies li estis kunaŭtoro, "Siberiaj infanoj" - Helpo de Japanio por polaj infanoj el Siberio - 1919-1922.Komence de tiu jarcento Teruo estis iniciatinto de renkontiĝo de vivantaj ankoraŭ en nia lando personoj kun Ĉefministro de Japanio dum lia vizito en Pollando. Multaj el ni pri tiuj historiaj momentoj, el la vivo de honorigito, malmulte, aŭ nenion sciis. Pri tiuj faktoj menciis ankaŭ dum solenaĵo ambasadoro en siaj vortoj. Dankante pro tiu honora distingo Teruo menciis rolon, kiun ludis Esperanto kaj esperantistoj en liaj unuaj jaroj de restado en Pollando. Teruo dum sia parolado prezentis siajn familianojn, gekolegojn el Japanio kaj Pollando. Unu el personoj kiuj helpis al li en la komencaj jaroj estas s-ro Roman Dobrzy�ski, konata pola esperantisto. Post la oficiala parto ĉiuj estis invititaj al solena bankedo, kie oni regalis nin per japanaj manĝado kaj trinkado.

      

   

Partoprenis kaj priskribis Stanis�aw Mandrak

GRUPE 2016
Karaj Gekolegoj!

Kiel dum la lastaj 20 jaroj glivice'aj esperantistoj invitas por komune travivi nian aranĝon.
Ĝi okazos en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj en la tagoj 11 - 13.11.2016
Estos granda plezuro se vi akmpanos nin dum la jubilea aranĝo.
Adreso: Gliwice, str. Jagiello�ska 21

Nome de organizanta teamo
Stanis�aw Mandrak

ALIĜILO      PROGRAMO

Legu pli...

Ĉefa Estraro de PEA

Dum la 35-a Pola Esperanto Kongreso, kiu daŭris ekde la 26-a ĝis la 29-a de majo 2016 en Lodzo, okazis Ĝenerala Kunveno de la anoj de PEA. La ĉefa celo de la kunveno estis elekto de la nova Ĉefa Estraro de PEA kaj Ĉefa Revizia Komisiono. La evento okazis la 28-an de majo 2016.

Al nova estraro estis elektitaj:
Aleksander Zdechlik - prezidanto
Teruo Matsumoto - vicprezidanto
Alina Mozer - kasisto
Robert Kami�ski - sekretario
Agnieszka Mozer - ano de estraro
Marek Mazurkiewicz - ano de estraro

Al revizia komisiono estis elektitaj:
Stanis�aw Mandrak - prezidanto
Daniela Gizela Matray-Zandberg - ano de komisiono
Zbigniew Kowalski - ano de komisiono

Prezidanto de PEA kaj prezidanto de revizia komisiono estas anoj de nia glivice'a klubo.

   

Interparolo kun Stanis�aw Mandrak en Pola RetRadio (el la elsendo 31.05.2016)

GRUPE 2015
Karaj Gekolegoj!

Kiel dum la pasintaj preskaŭ 20 jaroj gliviceaj esperantistoj organizas tradician aranĝon GRUPE-19.
Malsupre vi trovos aliĝilon kun kadra programo, kiu kiel ĉiam estas provizora. Ni atendas vin kun granda ĝojo. Vi povas ankaŭ kontribui al nia programo. Pli detalan programon ni preparos al vi fine de oktobro.
Malfermo de la aranĝo okazos sabate la 14-an de novembro je la 10.30 horo.
Adreso: Gliwice, str. Jagiello�ska 21
Dormejo: Gliwice, str. Krakusa 15

Nome de organizanta teamo
Stanis�aw Mandrak

ALIĜILO      PROGRAMO

En la tagoj 22-24a de majo laŭ la decido de la Ĉefa Estraro de PEA okazis en sudpola urbo Gliwice 34-a Pola Esperanto Kongreso. La plej grava punkto de tiu evento estis Ĝenerala Kunveno de la anoj de PEA. Laŭ la nova statuto oni devas organizi tiujn kunvenojn por akcepti financajn diskalkulojn de la Asocio de pasinta (2014) jaro. Pri tiuj decidas anoj de la Asocio. Krome oni prezentis la laboron, atingaĵojn kaj problemojn de la Ĉefa Estraro dum la pasinta tempo. Por tiu kunveno venis esperantistoj el kelkaj regionoj de nia lando (Warszawa, Szczecin, Krak�w, ��d�, Bielsko-Bia�a kaj kelkaj urboj de Supra Silezio) Venis ankaŭ gastoj el ĉelima urbo Cieszyn. Dank' al helpo de nia kolegino Zofia �mistek, kiu preparis kun kasistino de PEA - Alina Mozer ĉiujn financajn dokumentojn, ni povis post la legado kaj konatiĝo kun dokumentoj, akcepti tiujn senprobleme. Oni diskutis ankaŭ pri estonteco de nia Asocio kaj pri problemoj ligitaj kun la eskribo de esperanto kiel nemateria hereda?o de pola kulturo en la liston de Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo.
Gastoj povis konatiĝi kun nia urbo, ĝiaj atingaĵoj kaj vespere vizitis faman glivicea'n radiostacion.
Vespere okazis neformalaj kunsidoj de partoprenantoj en la dormloko kaj longdaŭraj "vesperaj babiladoj de poloj".

      

      

      

Kongres esperancki i WZ PZE


Szanowni koledzy.
Polski Zwi�zek Esperantyst�w postanowi� zorganizowa� 34. Kongres Esperantyst�w w Gliwicach. W ramach tego wydarzenia odb�dzie si� statutowo obowi�zkowe, coroczne Walne Zebranie cz�onk�w PZE.
Odno�ne materia�y zamieszczamy w za��cznikach serdecznie zapraszaj�c do Gliwic na spotkanie.

Przewodnicz�cy ZG PZE
Stanis�aw Mandrak

Materia�y:    Pola Kongreso 2015-aliĝilo       Uchwa�a ZG PZE

Estimataj Gesinjoroj!

Proksimiĝas somera kaj nova ripoztempo. Ĉiuj jam planas novan libertempon kaj partoprenon en e-aranĝoj. Ankaŭ ni, proponas krom partopreno en la 100a UK-o en Lille partoprenon en la Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno. Eble iu el vi estis pasintjare en Mielno. Kaj jam pluan fojon glivice'aj esperantistoj planas inviti Vin por komuna ripozado en Mielno inter 09 kaj 20 de junio 2015 (12 tagojn). Estos granda plezuro, se Vi akceptos nian inviton kaj venos Mielnon por 37a ĈEP. Programo de ripozado grandparte dependas de Viaj proponoj, de tio kion vi volas al ni prezenti. Ni planas distraĵojn, kursojn, komunan kantadon kaj dancadon, prelegojn kaj ĉefe sunbruniĝon ĉe pola marbordo. Al tiu invito ni aldonas aliĝilon kaj aliajn informojn ligitajn kun la 37a ĈEP. Se tiu informo aktuale ne interesos Vin bonvolu transdoni ĝin al Viaj proksimuloj, konatuloj aŭ gekolegoj.

Kun esperanta saluto nome de organizantoj de la 37a Ĉebalta Esperantista Printempo
Stanis�aw Mandrak

Legu plu...

Novjara renkontiĝo de esperantistoj

La 31-a de januaro 2015 okazis tradicia novjara festo de gliwice'aj esperantistoj.
Nia renkontiĝo, okazis kiel dum la pasintaj jaroj, en la sidejo de Gliwice'a Centro de Eksterregistaraj Organizaĵoj ĉe la strato Zwyci�stwa kaj komenciĝis je la 11-a horo.
En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 30 geesperantistoj el Gliwice, Zabrze, Katowice, Tychy, Jaworzno, Andrych�w kaj Bielsko-Bia�a. Estis ankaŭ eksterlandanoj el Brazilo kaj Hungario.
La renkontiĝon komencis prezidanto de gliwice'a klubo Stania�aw Mandrak, kiu bonvenigis gastojn, transdonis salutojn de ĉeĥaj amikoj kaj deziris al ĉiuj Bonan Jaron 2015.
Poste la partoprenantoj interŝanĝis de la kristnaskaj bondeziroj kundividante blankan oblaton kaj kantis de polaj kristnaskaj kantoj. Sekve ĉiuj manĝis kukojn, trinkis kafon kaj babilis.
Dum la kunveno regis afabla etoso kaj ni esperas, ke ĉiuj partoprenatoj estis kontentaj.
Ni jam nun invitas ĉiujn en venonta jaro.

      

      

Esperanto sur la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

Laŭ informo de Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank' al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzy�ak, estrarano de la Pola Asocio EDE. Al la sukceso kontribuis intensa kunlaboro kun polaj parlamentantoj, polaj E-organizoj, landaj kaj eksterlandaj subtenantoj. Tiu fakto permesas estonte proponi Esperanton sur Reprezentan Liston de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.

Pola Retradio

APENDICO

Fonto: Pola Retradio

Pieda turismo

Ni informas ke ĉe nia klubo kreiĝis turisma sekcio. La sekcio celas organizi klubanoj por marŝado en ĉirkaŭaĵo de Glivice. Oni povas marŝi sen aŭ kun bastonoj ĉiam por plifortigi nian sanstaton. Lastfoje kvarpersone ni marŝis la 4an de majo en parko ĉirkaŭanta Zameczek Le�ny (Arbara Kasteleto). Nia vojo estis 7,5 km longa kaj daŭris kun paŭzoj 2,5 horojn. Ni finis la ekskurson en kafejo Chopin ĉe ĉiovendejo Forum. Ni estis feliĉaj ĉar vetero estis ĝusta kaj marŝado ne estis intensa.

        

La 36a Ĉebalta Esperantista Printempo

Estimataj Gesinjoroj!
Proksimiĝas nova, somera periodo. Ĉiuj jam planas novan libertempon. Ankaŭ ni, esperantistoj planas sian liberan tempon en somero. Multe el ni memoras siajn pasintjarajn printempojn, eble iu el vi estis pasintjare en Mielno. Kaj jam pluan fojon glivice'aj esperantistoj planas inviti Vin por komuna ripozado en Mielno inter 10 kaj 21 de junio 2014 (12 tagojn).

Legu plu...

Esperanto-sumoo

La 12an de januaro komenciĝas la unua en la jaro 2014 librolegada konkurso Esperanto- sumoo. Iniciatinto de Esperanto-sumoo estas Hori Jasuo el Japonio. Ĉiun konkurson patroprenis pli ol 100 luktistoj el ĉirkaŭ 20 landoj. Kelkaj esperantistoj el nia glivice'a klubo legas ankaŭ en ĉi tiu konkurso.
Vi povas ankaŭ partopreni en la Esperanto-sumoo. Ni tre invitas Vin!
Ĉiujn informojn vi trovos en: www.esperanto-sumoo.strefa.pl.

Itala Kongreso

Ekde la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2013 okazadis la 80a Itala Kongreso de Esperanto en Sanremo-Kastelaro, en la Regiono Liguria. La kongresa temo estis: "Sin kompreni por sin respekti".
En la kongreso partoprenis 225 esperantistoj el la tuta mondo (34 landoj). Pollandon reprezentis 12 esperantistoj.
La kongresejo situis en la vasta parko, kie troviĝis du naĝejoj kaj multaj sportaj instalaĵoj. En la kongresejo estis sep salonoj kaj riĉa libroservo.
La programo enhavis: seminariojn, kursojn de Esperanto je diversaj niveloj, kurson de la tradicia abako - Sorobano, prelegojn, teatraĵojn kaj koncertojn.
Dum la tuta semajno okazis kelkaj tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj.
Estis ankaŭ programo por junuloj kaj infanoj.
Mi dankas al la organizantoj pro la grandioza kongreso, kiu estis tre bone organizita. Ĝi restos por ĉiam en mia memoro.

Salutas - Natalia Grochocka

Fotogalerio

(klaku sur la bildon)

Ĉantorio 2013

Tradicio de renkontiĝoj sur la pinto Ĉantorio inter polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj estas longdaŭra. La unua renkontiĝo okazis jam en la jaro 1925. Skribanta la artikolon aŭtoro nenion scias pri tiuj unuaj renkontiĝoj ĉar li naskiĝis jam post la dua mondmilito.
La nunjara renkontiĝo okazis dimanĉe la 16-an de junio 2013. Tradicio kaŭzas ke la renkontiĝo okazas ĉiam dum la tria dimanĉo de junio.
El nia glivice'a e-klubo partoprenis ĉijare nur unu persono. Pro diversaj kaŭzoj aliaj ne povis veni. Inter kaŭzoj mi menciu sufiĉe ne bonaj trafikeblecoj. Por veni sur la pinto je la 10a horo mi devis komenci vojaĝon jam je la 5a horo matene. Alia kaŭzo estis samtempa aranĝo en Mielno. Multaj miaj geklubanoj volis partopreni tiun aranĝon.
Post trajna vojaĝo de mia urbo Zabrze al Ustro� Polana mi eniris stacidomon de telfero. Per la telfero post kelkminuta vojaĝo mi preskaŭ atingis pinton. Sufiĉis nur duonhora grimpado kaj je la 10a horo mi venis al loko de niaj renkontiĝoj, al ĉeĥa turista domo. Vetero estis bela kaj mi kun surprizo rimarkis ke mi estis sur la pinto unua esperantisto. Sur la pinto regis silento ĉar malmultaj turistoj estis tie ĉi.
Mi elektis tablon antaŭ la turista domo kaj trinkante bongustan ĉeĥan bieron mi atendis alvenon de aliaj esperantistoj. Post duonhoro venis slovakino kun siaj du filoj. Renkontiĝo komenciĝis. Poste venis ĉeĥoj el Ostrava. Kaj lastaj estis poloj. Tiu ĉi foje venis pli ol 20 esperantistoj. Kiel neniam ni ĉiuj sidis ĉe unu tablo kaj komune babilis. Poloj kaj ĉeĥoj kunprenis esperantajn flagojn. Pro tio ni estis bone videblaj kaj nia kunveno estis bona reklamo por Esperanto. Partoprenantoj faris fotojn kaj ne nur. Redaktoro de Verda Stacio, esperanta retradio intervjuis nin kaj ankaŭ li faris filmon, kiun vi povas rigardi sube. Dum la renkontiĝo regis vera esperanta etoso kvankam neniu zorgis pri programo. Ni manĝis, trinkis, kantis kaj babilis. Mi persone priparolis kelkajn aferojn kun gekolegoj el Ĉeĥio. Rezulto de tio estas iuj planoj kiuj se ili estos realigitaj tiam estos kaŭzo por skribi alian artikolon. Fine de la renkontiĝo mi ekscis ke inter partoprenantoj estis ĉeĥino kiu, kiel mi, legas esperantajn librojn laŭ Esperanto-sumoo. Mi ĝojis pro la renkonto.
Tempo rapide pasis kaj venis tempo por adiaŭi kaj reveni hejmen.
Ĉirkaŭ la 15a horo mi adiaŭis kaj per la sama vojo revenis hejmen. Vojaĝo reen ne estis bona. Trajno estis plenplena sed mi tion eltenis feliĉe. En memoro restis nur bona kaj bela renkontiĝo de samideanoj el tri najbaraj landoj.

Raportis Aleksander Zdechlik

Brazila vizito de nia prezidanto

En aprilo du membroj de nia e-klubo: prezidanto Stanislaw Mandrak kaj nia juna brazila kolego Marlon Ribeiro flugis al naskiĝlando de Marlon. Li de pli ol unu jaro loĝas kaj laboras en Gliwice. Ĉar lia fratino edziniĝis en tiu tempo, niaj anoj estis invititaj por tiu ceremonio. Por nia prezidanto okazis ebleco viziti la unuan fojon tiun foran kaj belegan ĉefurbon de tiu lando. Niaj klubanoj vizitis la centron de la ĉefurbo kun la modernaj konstruaĵoj, ĝuis la belecon konstruaĵo de parlamento kaj nacian bibliotekon. Vizitis unu el la plej modernaj en la mondo katedraloj, kiun "gardas" ĉe enirejo kvar apostoloj. Moderna konstruaĵo de prezidenta palace de "juna ĉefurbo" estas nekomparebla kun aliaj palacoj de la regantoj en la mondo. "Juna" ĉefurbo kompare kun aliaj ĉefurboj en Eŭropo, ĉar venontjare, la ĉefurbo de Brazilo celebros sian nur 53-an jariĝon. Invito al Taguatinga Esperanto Klubo kaj rakonto pri nia pola esperanta movado elvokis inter pli ol 30 personoj grandan intereson. Renkontiĝo kun lokaj esperantistoj estis granda kaj kortuŝa ĝojo. Oni povis konstati, ke en tiu malproksima de Pollando lando Esperanto bone vivas kaj funkcias. Komuna tagmanĝo inter esperantistoj, partopreno en interesaj kursoj gvidataj de s-ro Josias Barboza, vizito en la sidejo de Brazila Esperanto Ligo montris al mi, ke homoj interesiĝas pri nia lingvo. Kelkhora vizito en la interesa esperantista loko gvidata de kelkdek jaroj de gesinjoroj Grattapaglia estis por ni neforgesebla travivaĵo. De multaj jaroj mi volis viziti tiun "paradizon" - Bona Espero. Korojn kiujn dediĉis Ursula kaj Giuseppe al junaj brazilanoj, ilia bonega laboro kaj perfekta edukado estis por mi kortuŝinda. Mi mem povis konvinkiĝi kian laboron ili faras por estonteco de tiu juna generacio. Kiam Ursula klarigis, ke dum tiuj jaroj ili edukis pli ol 600 gejunulojn kaj infanojn kaj multe el ili jam okupas diversajn gravajn en Brazilo postenojn mi konstatis, ke esperantistoj el la tuta mondo devus subtelni ilian laboron. Kortuŝaj momentoj laŭ Ursula kaj Giuseppe estas kiam dum diversaj festaj renkontiĝoj venas al Bona Espero, al siaj "geonkloj", familianoj kun pli ol 150 "genepoj". Multaj ekzotikaj fruktoj, zorgo pri legomoj, propra ĝardeno, kristala akvo, akceptebla bona por ni eŭropanoj temperaturo povas konvinki nin ke, ni estas en vera paradizo. Paradizo kiun konstruis kaj pri kiu zorgas esperantistoj. Partopreno en la geedziĝa ceremonio de fratino de mia amiko, kiu estis enu el la ĉefaj celoj de mia vizito en Brazilo estis kortuŝa kaj interesa por mi travivaĵo. Interesa des pli, ke mi la unuan fojon vidis tiun subĉielan ceremonion en alia, en pentokosta eklezio. Ĉiuj momentoj de mia vizito postlasis en mia memoro neforgeseblajn travivaĵojn. Travivaĵoj kiuj inspiras min por pensi denove viziti tiun belegan, kvankam foran landon.

Travivis kaj priskribis Stanis�aw Mandrak

Fotogalerio

(klaku sur la bildon)

Semajno de Internacia Amikeco

Semajno de Internacia Amikeco estas iniciato disvolvita en la Esperanto-komunumo, kaj festata ĉiujare dum la lasta plena semajno de februaro. La Semajno unuafoje okazis en la jaro 1969.
La ideo estis lanĉita en 1968 de Erik Carl�n, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de UEA, kiu celis doni la okazon al esperantistoj tra la mondo organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton.
Emblemo de la festo estas du interpremiĝantaj manoj sub la kvinpinta stelo kaj super la surskribo "Amikeco trans limoj". Ĉiu estas rajtigita uzi tiun emblemon, sed nur en la fiksita formo, senŝanĝe. Oni ne rajtas misuzi ĝin, ekz. por aliaj celoj.
En antaŭaj jaroj la festo estis okazo por interŝanĝi t.n. amikkartojn, librojn, ĉokoladskatolojn, florojn ktp. Nuntempe la ideo reviviĝas kaj UEA instigas esperantistojn festi la Semajnon, ankaŭ uzante interreton.

Laŭ Vikipedio

Kursoj pri Esperanto en Gliwice

Ĉe la Universitato de la Tria Aĝo kaj samtempe rilate al nia Gliwice'a Esperanto-Asocio de du jaroj okazas la kursoj pri la lingvo esperanto.
Ĉijare estas jam du kursoj: por la komencantoj kaj por la progresantoj.
Pasintjare kelkaj personoj partoprenis esperantan aranĝon en Szczawno-Zdr�j, kaj ĉijare pli nombra grupo intencas veturi al Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno, kie denove okazos ĉiujara renkontiĝo. Tie ili ne nur ĝuos esperantan etoson, sed ankaŭ ili havos eblecon partopreni interesan programon, kaj multe plibonigi lingvo-konon.
La kursoj pri esperanto okazas dufoje en ĉiu semajno - lunde kaj vendrede en la horoj 16.00 - 18.00.
Se estas personoj kiuj volus aŭskulti kiel sonas esperanta lingvo - ni invitas ilin viziti nin!

Danuta �eli�ska

Vintra renkontiĝo en Slovakio

Ekde la 3a ĝis la 6a de januaro 2013 okazis tradicia vintra renkontiĝo nomata "Poludnica" en Liptovsky Jan.
En la kunveno partoprenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj el kelkaj landoj. El glivice'a klubo ankaŭ estis kelkaj samideanoj.
La aranĝo komenciĝis ĵaŭde posttagmeze per foriro al la najbara urbo Liptovsky Mikulas. Tie okazis vernisaĵo de la ekspozicio pri Poludnica, kie la organizantoj regalis nin per vino, kafo kaj kuketoj.
Dum la renkontiĝo okazis du ekskursoj. Vendrede ni ekskursis al Ziarska valo. Ni iris ĉirkaŭ 10 kilometrojn en vere vintra vetero - neĝis kaj blovis. Trairante 5 kilometrojn ni alvenis en montaran kabanon. Tie ni sidis ĉe kameneto, babilis, trinkis kaj manĝis. Post mallonga ripozo ni denove iris tra la valo ĝis la "Ursa minejo", kiun ni vizitis kun ĉiĉerono. Sabate okazis ekskurso al monto-pinto "Poludnica". Ĉiu partoprenanto kunportis ŝtonon, kiun lasis sur la monto-pinto. Post la ekskurso okazis banado kaj saŭnado.
Krome, ĉiutage okazadis interesaj prelegoj, interalie: "97-a UK en Hanojo", "Tra Vjetnamio", "Naples, urbo en Usono", "Albanio", "Kanado", "Burundo", kaj "Ĉinio". Estis ankaŭ distra vespero kun dancado kaj komuna kantado.
La kunveno estis tre interesa kaj bone organizita. Ni tre gratulas kaj kore dankas al organizantoj.

Raportis Natalia Grochocka

Fotogalerio

(klaku sur la bildon)



komenco
Polski Zwi�zek Esperantyst�w - oddzia� Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwyci�stwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto�_gliwice@poczta.onet.pl