Laŭ la Bulonja Deklaracio el 1905 jaro esperantisto estas: "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga".

Famaj Esperantistoj

Leono Zamenhof - frato de Ludoviko Zamenhof. Li naskiĝis en la jaro 1879 en Varsovio, kaj mortis en 1934 ankaŭ en Varsovio. Li estis kuracistio-laringologo. Leono Zamenhof esperantiĝis en 1898. Li partoprenis en ĉiuj aranĝoj de loka Esperanto movado. Li estis fondinto de Esperanto Societo "Konkordo", kunlaborinto de "Pola Esperantisto" kaj korespondanto de la Akademio de Esperanto. Li verkis multe da originalaj poemoj kaj ankaŭ multe tradukis.

Felixo Zamenhof - frato de Ludoviko Zamenhof. Li naskiĝis en la jaro 1868 en Bjalistoko kaj mortis en 1933 en Varsovio. Li laboris kiel farmaciisto. Felikso helpis al sia frato disvastigi la "Unuan Libron": li pakis, adresadis kaj dissendadis la libron laŭ diversaj adresoj. Li estis aktivulo de Esperanto movado, ofte partoprenis la Universalajn Kongresojn. Liaj esperantaj versaĵoj estis publikitaj en revuoj: "Pola Esperantisto", "La Esperantisto", "La Revuo" kaj "La Ondo de Esperanto".
Speciale por Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer li verkis la poemon "La Homa Doloro".

Lidia Zamenhof - filino de Ludoviko Zamenhof. Ŝi naskiĝis en la jaro 1904 kaj estis murdita en koncentrejo Treblinka en la jaro 1942. Lidia lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam tradukis el pola literaturo, kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikaĵoj. Dum la Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Ŝi fariĝis sekretariino de la Esperanto Societo "Konkordo" en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Lidia aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto Movado, en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, en Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Ŝi skribas ankaŭ por diversaj esperantaj ĵurnaloj. En la jaro 1933 estis publikita ŝia traduko de konata verko de Henryk Sienkiewicz "Quo Vadis".
Dum la dua mondmilito Lidia Zamenhof estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio kaj poste transportita al koncentrejo Treblinka.

Antoni Grabowski naskiĝis en la jaro 1857 apud Chełmno kaj mortis en 1921 en Varsovio. Li estis kemiisto-inĝeniero. En la jaro 1887 li aĉetis la "Unuan Libron", en kiu Zamenhof prezentis la projekton de internacia lingvo. Grabowski rapide tralegis la libron kaj eklernis la lingvon. Tuj vojaĝis al Varsovio por renkontiĝi kun Ludoviko Zamenhof, en ĉi tiu tago okazis la unua interparolo en Esperanto.
Baldaŭ Grabowski komencis sian agadon en Esperanto. En 1888 jaro li tradukis "La neĝa blovado" de Aleksander Puŝkin kaj unu jaro poste "La gefratoj" de Johann Wolfgang von Goethe. Li estis prezidanto de Varsovia Societo Esperantista kaj poste ekde 1908 prezidanto de Pola Esperanto Societo, kaj ankaŭ direktoro de gramatika sekcio de la Akademio de Esperanto. Grabowski kiel la unua gvidis esperantajn kursojn en kelkaj lernejoj en Varsovio. Li skribis en "Pola Esperantisto" artikolon "Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj" en kiu li montris, kiel lernado de Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn. En 1913 aperis la antologio "El Parnaso de Popoloj", kiu estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn. Dum la unua mondmilito Grabowski estis malsana, tiam li tradukis polan epopeon "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz. Aliaj gravaj tradukaĵoj de Grabowski estas: "Mazepa" dramo de Juliusz Słowacki, " Halka" la opero de Stanisław Moniuszko, "Pekoj de Infaneco" de Bolesław Prus. Li estis ankaŭ aŭtoro de Granda Vortaro Pola-Esperanto kaj Esperanto-Pola.

Leo Belmont pseŭdonomo de Leopold Blumental) naskiĝis en 1865 jaro en Varsovio kaj mortis en 1941 en varsovia geto. Li estis ĵurnalisto kaj verkisto. Li laboris kiel redaktoro de literatura kaj politika gazeto "Libera Vorto". Pro la artikoloj Belmont estis kelkfoje arestita. Li verkis ĉirkaŭ 100 librojn. Liaj historiaj romanoj estis tre legataj libroj. Li estis konata ankaŭ kiel satiristo, aŭtoro de detektivaj romanoj kaj tradukanto el germana lingvo., Belmont laboris tre vigle en Esperanto movado. En 1887 li sendis salutleteron al Zamenhof. Li skribis artikolojn pri Esperanto en polaj kaj rusaj gazetoj. En "Libera Vorto" li ofte publikigis artikolojn je defendo de Esperanto. Li estis vicprezidanto de rusa Esperanto Societo en Petrograd kaj poste de Esperanto Societo en Varsovio. Dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto li proponis, ke Kongresoj okazos ĉiujare. Li estis vicprezidanto de Pola Esperanto Asocio kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li multe verkis esperante kaj kunlaboris kun diversaj esperantaj gazetoj. En 1908 aperis liaj "Sonoj Esperantaj". Li estis aŭtoro de pola Esperanto-gramatiko.

Edmond Privat (1889- 1962) estis franclingva esperantisto el Svislando. Li estis doktoro pri historio, verkisto kaj ĵurnalisto. En 1903 jaro li eklernis Esperanton kune kun sia samlernejano Hector Hodler. Li verkis originalajn dramojn, poemojn, rakontojn, lernolibrojn kaj librojn pri la Esperanto-movado. Privat estis ĉefredaktoro de revuo Esperanto, komitatano kaj poste prezidanto de UEA, prezidanto de Internacia Centra Komitato. Li prezentis Esperanton al la Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Privat estis tre bona organizanto, li aranĝis multe da internaciaj konferencoj. Li estis ankaŭ bona oratoro, tial post morto de Zamenhof, li faris ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.

Hector Hodler naskiĝis en la jaro 1887 en Ĝenevo kaj mortis en 1920 jaro. Li estis filo de fama svisa pentristo Ferdinand Hodler. Kiel 16 jara Hector komencis lerni Esperanton kune kun Edmond Privat. Baldaŭ li fondis klubon kaj gazeton "Juna Esperantisto", tradukis la novelon de Bernardin de Saint Pierre "Paŭlo kaj Virginio" kaj skribis artikolojn al "Tra La Mondo" .
Ekde 1907 li redaktis revuon "Esperanto" kaj faris tion 13 jarojn ĝis sia morto. La 28-an de aprilo en 1908 jaro Hodler kune kun aliaj fondis la Universalan Esperanto-Asocion kaj fariĝis ĝia vicprezidanto. Dum la unua mondmilito li organizis la Dummilitan Helpservon de UEA. Hodler speciale interesiĝis pri socialaj aferoj, pacismo kaj bestprotektado, en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo.

Kalman Kalocsay (1891- 1976) estis hungara esperanta poeto, tradukisto kaj redaktoro. Li studis medicinon kaj fariĝis ĉefa infektologo en budapeŝta hospitalo.
Lian nomon oni ofte esperantigis kiel Kolomano. En 1921 jaro li eldonis sian originalan poezian antologion "Mondo kaj Koro", poste aperis alia originala poezio "Streĉita Kordo". Li skribis ankaŭ "Rimportretojn", aŭ poemojn pri tiamaj movadaj gravuloj. Kalocsay kreis la literaturan mondon de Esperanto en la revuo "Literatura Mondo", kaj la grupo de verkistoj kiuj laboris ĉe la revuo nomiĝis "Budapeŝta Skolo"

Kazimierz Bein (Kabe) naskiĝis en la jaro 1872 kaj mortis en 1959. Li estis pola okulkuracisto. En la esperanta mondo li estis konata sub la pseŭdonimo Kabe. Li aktive laboris por la Esperanto-movado, ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Kabe ne verkis originale, sed multe tradukis. Li havis grandan influon sur la evoluon de la esperanta stilo. Lia lingvo estis klara, simpla, eleganta, sen naciismo. En la jaro 1904 aperis lia traduko de granda historia romano "Fundo de l' mizero" de Sieroszewski. Li estis ankaŭ aŭtoro de "Vortaro de Esperanto ", tradukisto de "La Faraono" - granda romano de Bolesław Prus kaj aliaj konataj verkoj.
En 1911 Kabe subite malaperis el la Esperanto-movado, sen neniu klarigo.
El lia pseŭdonimo Kabe devenas vorto kabei, kiu signifas, ke aktivulo forlasis la Esperanto-movadon.

Julian Tuwim naskiĝis en la jaro 1894 en Lodzo kaj mortis en 1953 en Zakopane. Li
estis poeto, verkisto, publikisto kaj ankaŭ tradukisto de poezio en Esperanto. Li debutis en 1913 per la poemo "La peto". Poste li komencis kunlabori kun la revuo "Pro arte et studio". Li kreis kune kun siaj amikoj la poezian grupon "Skamander ", ili komencis krei novan, modernan, pli simplan poezion.
Dum la dua mondmilito li veturis al Rumanio kun la pola registaro. Poste li venis al Brazilo. Tie li kreis la konatan poezion "Polaj floroj".
Tuwim eklernis Esperanton en la jaro 1909. Baldaŭ li komencis traduki en Esperanton la poemojn de poeto Leopold Staff kaj poste de aliaj aŭtoroj. En la jaro 1911 en "Pola Esperantisto" aperis liaj tradukoj, kaj en 1912 estis eldonita traduko de "Aŭtunaj agordoj" de Leopold Staff. Tuwim neniam verkis originale en Esperanto. Unue li tradukis verkojn de aliaj poetoj en Esperanton, kaj poste li kreis polalingve. La vojo al poezio de tiu fama pola poeto komencis per Esperanto.

Odo Bujwid naskiĝis en la jaro 1857 en Vilno, kaj mortis en 1942 en Krakovo. Li estis la unua pola bakteriologo. Li studis medicinon en Varsovio kune kun Ludoviko Zamenhof, kaj poste la bakteriologion en Berlino ĉe Koch kaj en Parizo ĉe Pasteur. Ekde 1893 li estis universitata profesoro en Krakovo. Bujwid skribis multe da sciencaj artikoloj en la pola, franca, germana kaj rusa lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri propagando de higieno. Li ankaŭ okupiĝis pri produktado de vakcinaĵoj. En Esperanto li komencis agadi en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo. Poste li estis la prezidanto de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj. Dank'al Odo Bujwid la Marŝalo de pola respubliko Józef Piłsudski akceptis la patronecon de la UK en 1931 kaj estis favora al Esperanto. Bujwid faris ankaŭ, ke la pola radio disaŭdigis esperante. En la jaro 1930 li faris propagandan vojaĝon tra Nederlando, Danio kaj Svedio, skribis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto. Li estis honora membro de UEA. Dum multaj jaroj li eldonis "Polan Esperntiston".



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl