Bona Espero, Brazilo, Novembro 2014

Projekto UNB 2015

La lastaj zorgitaj infanoj povis esti transdonitaj al nova familio en septembro, kaj novaj projektoj, kunlabore kun la UNIO PLANEDA kaj la TVSUPREN kanalo, komenciĝos en 2015.

Nuntempe en Bona Espero oni aktive laboras por plibonigi ĉiujn elektrikajn, hidraŭlikajn kaj loĝkondiĉajn instalaĵojn, por akcepti grupojn de junaj kamparanoj de la regiono por la praktikaj aplikadoj de la teoriaj kursoj en la Universitato de la Savano, nova iniciato de la registaro.

Post pli ol 50jaroj da socia asisto al infanoj el tre malfacilaj sociaj kondiĉoj, la ĝenerala asembleo de Bona Espero decidis, konsiderante la notindan plibonigon de la lerneja sistemo en nia regiono, okupiĝi ek de 2015 pri aliaj tre utilaj sociaj projektoj, kies neceso aperis lastatempe.

Unu el ili estos agro-ekologia trejnado de junaj kamparanoj loĝantaj en la regiono, por eviti la tiel nomatan fuĝon al la urboj.

En kunlaboro kun la plej prestiĝa federacia universitato de Brasilia, UNB, kiu instalis en nia urbeto Alto Paraíso fakultaton pri studado kaj protekto de la altvalora naturriĉeco de la savano (Cerrado), okazos en nia bieno profesiigaj kursoj, praktikaj kaj teoriaj, pri mediprotektado, família produktado de nutraĵoj, modernaj kaj novaj teknologioj por protekti la akvofontojn de nia regiono, rearbarigo kaj instruo de informatiko al elektitaj junaj kamparanoj, kies familioj ricevis dum la lastaj jaroj senpage terenojn por agrikulturo en nia vasta senhoma regiono.

Tiu projeto havas plurajn interesajn aspektojn, ĉar dum ĝi instruas al la kamparaj familioj kiamaniere plibonigi siajn vivkondiĉojn, estas evitata la fuĝo de la plej lertaj gejunuloj al la urboj, dum estos kreataj kondiĉoj por mediprotekta kaj daŭripova evoluo de la regiono pere de praktikaj kursoj pri kiamaniere plibonigi la tradiciajn manierojn kultivi la grundon, sen detrui la naturajn riĉaĵojn.

Tiuj kursoj jam komencis funkcii malgrandskale ek de pasinta jaro kaj planas disvastigi siajn agadojn al du najbaraj urbetoj ek de 2015. La partnereco kun nia institucio Bona Espero donos grandan kvalitan salton al la projekto, ĉar ĝis nun mankis al la universitato vasta grundo, virga kaj tute ne tuŝita de homa interveno, por labori konkrete kun la junaj kamparanoj cele al evito de detruo de la naturaj riĉaĵoj.

Nome de Konsilantaro de Bona Espero
Ursula Grattapaglia


Raportoj el Bona Espero


Raportoj skribis esperantisto el nia klubo, kiu loĝis en Bona Espero kvin monatojn
Aleksander Zdechlik.




Kukola ovo!

Ĉi foje mi ne skribos pri naturo en Brazilo. Mi ne scias ankaŭ ĉu similaj birdoj kiel kukoloj vivas en Suda Ameriko. Por tiuj kiuj scias nenion pri la birdo mi klarigu, ke kukolo estas birdo kiu ne zorgas pri siaj idoj. Ĝi lasas sian ovon en nesto de alia birdo kiu zorgos pri ne sia ido.
Mia raporto estos pri 15-jaraĝa handikapa knabino kiu havis malfeliĉon murdi homon.
Mi ne scias kia estis kaŭzo de la tragedio, memdefendo aŭ rabada fraŭdo. Fakto estas ke la knabino murdis plenkreskan viron uzante ŝtonon. Verŝajne la viro ne estis sobra.
Kiel neplenkreskulo, la knabino profitas la infanleĝon, kvankam 16 aĝuloj en Brazilo havas jam balotrajton. La knabinon oni ne povas malliberigi kaj specialaj prizonoj por neplenkreskuloj estas en Brazilo mamultaj.
Juĝistino el Juĝejo en Alto Paraizo decidis, ke la knabinon oni devu lokigi en Bona Espero.
Lasttempe Bona Espero okupiĝis pri infanoj kun problemoj sed la tempo estas jam finita.
En ĝusta tempo oni informis pri tio ŝtatajn organizaĵojn kaj oni komencis reorganizadon.
En Bona Espero ne estas nun kondiĉoj por okupiĝi kun malfacilaj infanoj. Ne estas ĉi tie pedagogistoj - fakuloj kiuj scipovus okupiĝi kun malfacilaj junuloj.
Decido de la Juĝistino venis al Bona Espero neatendinde kaj sen iaj konsultoj kun la privata institucio Bona Espero. Oni povus imagi median bruon se iu pola juĝisto devigus polan privatan institucion zorgi pri simila infano.
En la brazila leĝo juĝaj decidoj estas malfacilaj por ŝanĝi kaj apelaciaj proceduroj longdaŭras.
Advokatoj reprezentantaj Bona Espero komencis la apelacian proceduron kaj funkciuloj de Bona Espero preparis loĝlokon kaj manĝon por la knabino. La knabino profitas el libereco moviĝi sur teritorio de Bona Espero, ĉar ne ekzistas ĉi tie altaj muroj kiuj malfaciligus ŝian eliron. La leĝo malpermesas la knabinon uzi por ke ŝi ion faru kaj specialistoj kiuj amuzigus ŝin mankas. Verdire venadas ĉi tien iuj homoj el organizaĵo okupiĝanta pri malfacila junularo sed post du horoj ili malaperas. Do, la knabino enuiĝas des pli ke ŝi ne volas aŭ ne scias purigi sian ĉambron. Aldona malfacilo estas vesperaj alvenoj de flegistoj kies tasko estas nur doni al ŝi medikamentojn (verŝajne trankviligantajn). Kompreneble la flegisto(ino) restas tutnokte en Bona Espero kaj frumatene li/ŝi foriras.
Enuo kaj volo direktigi atenton de aliaj al si kaŭzis ke knabino jam tri foje provis fuĝi el Bona Espero. Por funkciuloj de Bona Espero tio estas tempo de plej granda streso, ĉar laŭ leĝo ili responsas pri la knabino. Ili eĉ devu tranokti en Bona Espero kvankam iliaj familioj ilin ankaŭ bezonas. Lasta fuĝo okazis tagmeze la 24-an de decembro. Feliĉe el ĉefurbo de Brazilo revenis Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia kaj dum la festa tempo ili prenis la gvidadon. Aliaj povis ripozi.
Post la lasta fuĝo ŝtatjuĝaj institucioj decidis kunporti al Bona Espero la patron de la knabino. Celo de la decido estis fini fuĝojn de la knabino. La decido ĝis nun estas efika. La knabino jam ne plu fuĝas kaj videblas ke ŝi trankviliĝis. Do, pro kio oni ne povis lasi ŝin hejmen?
Familio kaj konatuloj de la murdoviktimo volas venĝi kaj reveno de la knabino hejmen nun estas neebla.
Kaj la malfeliĉa decido de la junulino kiu kaŭzis tragedian murdon sekvas, ke kreiĝas novaj viktimoj, sed kun aprobo de la leĝo.
Viktimo estas la patro de la knabino kiu ne povas labori sur sia kampo kaj rezulte li estas senigita de monrimedoj bezonataj por vivo.
Viktimoj estas ŝtataj institucioj kiuj perdas tempon por serĉi la knabinon kaj ili perdas monon pro vojaĝoj de siaj funkciuloj al Bona Espero el Alto Paraizo (40 km).
Viktimo estas Bona Espero kun kiu neniu volas paroli pri kostoj kunligitaj kun la surĵetita "kukola ovo".
Kiel longe tio daŭros? Mi vidos, iom da tempo mi en Bona Espero ankoraŭ travivos!

Mia laboro en Bona Espero

En lastaj raportoj mi menciis ke elektraj instalaĵoj en Bona Espero estas faritaj amatore. Ĉi tie esence tuta instalaĵo postulas ĉefan renovigon. Oni devus komenci de nova projekto, por ke poste tutkonsekvence ĝin realigi. Sed ne estas tio nur teknika problemo sed ankaŭ ekonomia problemo. Bona Espero devas havi sufiĉajn enspezojn por povi investi. Bezonoj ĉi tie estas multegaj kaj ne nur en mia elektra branĉo. Mi menciu ke tegmento estas farita el azbestcemento. En Pollando ĉiujn azbestcementajn platojn oni ŝanĝas pro ilia influo je kanceraj malsanoj. Problemo je ŝanĝo de la tegmentoj venos al Bona Espero certe, sed oni ne scias kiam.
Mia unua laboro estis depreni el lampingo restojn de rompita ampolo. Tio esence estas facila laboro sed por fari tion sekure oni devas efike malŝalti cirkviton de elektrofonto. Kaj ĉi tie kreiĝas problemo, por fari tion oni bezonas malŝalti tutan Bona-n Espero-n. Mi iomete riskas kaj faras la laboron sen la malŝalto.
Alian taskon kiun mi ricevis estis ŝanĝo de la ŝaltilo kiu ŝaltas la cirkviton de eksteraj lampoj.
Laŭ informoj la ŝaltilo paneis. Antaŭe per la ŝaltilo oni verŝajne ŝaltis cirkviton kun lampoj apuddomaj kaj nun la lampoj konstante lumas.
Mi malfermis la ŝaltilon kaj mi estis mirigita ĉar la ŝaltilo ne estas nur ŝaltilo sed ankaŭ ĝi estas "elektra rozeto" kun kelkaj cirkvitoj ene. Elektra rozeto en nia signifo estas ujo kun multaj klemoj sed ĉi tie estas multaj kunplektitaj kaj poste izolitaj dratoj. Do, pro tio oni ne povas ĝin nomi elektra rozeto. Post depreno ĉiujn dratojn de la ŝaltilo estis klare, ke la ŝaltilo estas bona. Do, kion plu fari? Verŝajne reveni al la komenca stato kaj pripensi la aferon. Kun rekunligo de dratoj estis problemo. Dum iu momento mi dubis ĉu mi sukcesos kaj ĉu mi ne devos voki brazilan elektrikiston, sed mi feliĉe sukcesis.
Post du tagoj kaj post pripenso mi revenis al la tasko. Ĉi foje mi estis efika kaj la cirkvitoj mi kunligis laŭ deziroj de komisianto. Kion mi ĉe la laboro lernis oni ne povas priskribi. Ĉi tie oni ne kutimas uzi defendan draton PE. Neŭtrala drato povas havi ĉiun koloron. Ĉe ni oni uzas bluan koloron por la drato. Ĉi tie ŝaltilo ne ĉiam estas kunligita kun fazo kaj sur ŝraŭbspiralo de lampingo povas aperi elektra tensio.
Post la spertoj mi proponis jenan planon de miaj elektraj laboroj en Bona Espero.
1.) Unue fukciigi ĉion kio nun devas funkcii
2.) Poste plibonigi la instalaĵon por ke ĝi estu pli sekura
Por la plano influon havas fakto ke post nelonga tempo ĉiuj ĉambroj estos okupitaj kaj gastoj bezonos funkciantan lampon kaj elektroenergion en ĵako.

Pasis jam 2 semajnoj

Tempo pasas rapide. Pasis nur momento kaj mi jam estas en Bona Espero pli ol 2 semajnojn.
Kio ĉi tie dum la tempo okazis? En Bona Espero mi sukcesis ripari kelkajn aĵojn.
Ĉi tie estas varme, oni povas vespere esti vestita per ĉemizo kun mallongaj manikoj. Kontraŭe en Pollando malvarmiĝis kaj laŭ informoj en Warszawa estas nur -2 gradoj C. Sed ĉiam estas io kontraŭ io. En Pollando oni forgesis pri muŝoj kaj ĉi tie ili multegas. Mi sentas min kiel somere ĉe miaj bopatroj en vilaĝo. Varmeco ne persekutas min, sed ĉiun laboron sur korte povas rompi nelongdaŭra pluvego.
Dum la antaŭlasta semajno vendrede mi uzante Interreton eksciis pri granda sukceso de Pola Esperantujo. Temas pri decido enkonduki Esperanton sur listo de la nemateria nacia heredaĵo de Pollando. Ĉi tie en Brazilo la informo estas taksata kiel vera sukceso. Pro tio estas kaŭzo vespere tosti la okazaĵon trinkante ĉampanon. Ĉe okaze mi gratulas al Kazimierz Krzyżak pro la invento kaj al Jerzy Walaszek pro entrudaj laboroj kaj al aliaj kiuj helpis sukcesi.
Nun karaj gesinjoroj pripensu kiamaniere la sukceson bone utiligi. Ĉu vi havas ian ideon?
En Bona Espero estas ankoraŭ kelkaj bonaj novaĵoj. Sinjorinon Ursula Grattapaglia oni informis (ankaŭ vendrede), ke ŝi estis invitita al renkontiĝo kun kelkaj ambasadoroj en la ĉefurbo de Brazilo. Sekva novaĵo estis ke oni komencis ripari ponton kiu estas la enirejo de Bona Espero kaj sen ĝi oni ne povas eniri la bienon, tiel ni devos dum kelkaj semajnoj pasi tra la rivero sur kelkaj provizoraj aranĝoj.
Tiel bone estis ĝis sabato kiam vespere oni rompis liveradon de elektroenergio. Kun malgrandaj esceptoj tio daŭris ĝis lundo. Okazis, ke en urbo Alto Paraizo kaj apudaj urboj mankis ankaŭ elektroenergio. Sekve estis malfacile ion aĉeti. Kompreneble ne eblis uzi Interreton.
En Bona Espero la malfacilan tempon oni povis travivi ĉar ni havis akvon, sed urbaj loĝantoj por havi akvon devis iri al rivero.
Marde revenis al ni civilizacio estas jam elektroenergio. Ni havas ĉi tie preskaŭ ĉion. Mankas nur Interreto sed probable lunde la 1-an de decembro ĝi estos riparita.

Unuaj tagoj en Bona Espero

Sabato, la 15-an de novembro estas en Brazilo nacia festo. Antaŭ iom da jaroj antaŭe braziloj forpelis reĝon kaj starigis republikon. En okuloj de simplaj braziloj la situo ŝanĝiĝis ekstreme.
Anstatŭ unu reganto (legu: ŝtelisto) la ŝtato estiĝis demokratia kaj havis multajn regantojn (legu: ŝtelistojn). Mi rimarkis ke la opinion pri demokratio mi ankoraŭ ne aŭdis, sed pri strebado alproksimiĝi al "trogon" farata per deputitoj mi aŭdis ofte.
Laboristoj de Bona Espero sabate ne laboras, kvankam kio interesa estas ĉi tie por fari, pro tio ĉiuj ion faras. Mi riparis - granda vorto-elektrajn mezurilojn. Post la malfermo de ĉirkaŭkonstruo okazas, ke bezonata estas ŝanĝo de baterio por scii ĉu la mezuriloj funkcias.
Kaj nun estiĝas alia problemo. Por aĉeti ĉiun bagatelaĵon, oni devas veturi al Alto Paraizo 20 km tien kaj 20 km reen.
Posttagmeze estas okazo por vojaĝi al la urbo, ĉar Tota en Brasilia aĉetis novan elektran ŝarĝilon kaj transdonis ĝin al "kuriero" tio signifas per taksio al Alto Paraizo. Estas espero, ke post la ŝanĝo de la ŝarĝilo refunkcios Interreto, do post la tagmanĝo kune kun Giuseppe ni vojaĝis al la urbon.
En la urbo malfermita estas ĉio, tian impreson mi havas. Okazas ke funkcias nur vendejoj kun manĝaĵoj kaj pro tio aĉeto de la baterio kaj aliaj elektrikaĵoj devas atendi. Ni venis al la loko kie troviĝas la sendaĵo. Ni prenas ĝin kaj feliĉaj revenas hejmen. Dum la vojo mi demandas Giuseppe kiel ĉi tie en Brazilo kaj precipe en Alto Paraizo funkcias poŝto? Responde, mi ricevas informon ke poŝtaj sendaĵoj ne atingas Bonan Esperon. Korespondaĵoj kaj eventualaj pakaĵoj venas al poŝta oficejo en la urbo, kie oni devas senpere transpreni ilin.
Antaŭe simile estis kun telegramoj. Vivu Interreto!
Tuj post la reveno ni tagmanĝas kaj poste provas funkcigi la Interreton. Okazas, ke ne nur ŝarĝilo paneis, sed ankaŭ modemo kaj plue Interereto ne funkcios.
Vespere post la vespermanĝo ni spektas brazilan filmon pri Bona Espero.

Dimanĉo, 16-an de novembro estas ĉi tie en Bona Espero simila tago kiel ĉiuj aliaj. Kvankam laboristoj havas liberan tagon sed pro enuo oni volus ion fari.
Mi ekkomencis konversacii kun Regina kiu konas multajn esperantajn vortojn sed ŝi havas malfacilaĵon kun ĝusta uzado de ili. Ĉar ŝi loĝas en Brazilo, ŝi konstante enplektas dum la parolo portugalajn vortojn. Evidente ŝi bezonas konversacii ĉar en loko en kiu ŝi loĝas, ŝi estas detranĉita de la esperanta mondo. Ŝia vortprovizo permesas por longa kaj interesa konversacio.
Post la posttagmanĝa lunĉo mi komencas instrui ŝakon al Marcelo. Marcelo jam el interreto konas ŝakajn movojn. Do, mi komencas la instruadon de alia nivelo.
Bonan Esperon ĉirkaŭigas sovaĝa naturo. Mi ne konas la bestojn sed momentoj dum kiuj ili permesas ilin rigardi estas admirindaj. Mi havis okazon vidi ĉasbirdon kiun kun sukceso forpelis malgranda birdo, senĉese bekpikante dumfluge la grandan kontraŭulon. Tio estis batalo de Davido kun Goliato.
Laboroj surkorte estas rompataj per pluvegoj, kiuj post iom da tempo ne daŭras plu. Ĉi tie estas pluvsezono.

Lunde, la 17-an de novembro iuj homoj de mateno ion faras. Okazas ke ili instalas novan satelitan antenon. Post la tagmanĝo kun Ursula vojaĝas mi al la urbo. Nun ĉefa nia celo estas viziti specialiston pri elektroniko kaj kontrolo de la interreta modemo.
Post la transdono de la difektita modemo ni venas al alia konatulo de Ursula, al edzo de ŝia edukitino. Ni estas elkore salutataj kaj intereton ni povas uzi laŭvole kaj senpage. Finfine mi povas ion fari pri esperanto-sumoo kaj sendi raporton al Japanio al Hori Jasuo.
Poste ni venas al vendejo kun elektrikaĵoj kie ni renkontis vendistinon kiu ankaŭ estas ekslernantino de Bona Espero. Ni ĉi tie aĉetis kelkajn pecojn de la elektraj varoj kiuj estas bezonataj al mia laboro. Finante viziton en Alto Paraizo mi revenas al la elektronika fakulo kiu jam kontrolis la modemon kaj li konfirmis nian supozon ke modemo paneis pro fulmotondro. En Pollando verŝajne nun finiĝus la afero sed ni venis al vera fakulo. Li rimarkis ke modemo estas ŝtata, poste li telefonis al la ŝtata oficejo, prirakontis pri la evento kaj ricevis promeson ke post 7 tagoj venos ekipo kun nova modemo kaj ĝusta ŝarĝilo. Interese, ĉu tio okazos. Ni ĝisvivos, ni vidos.
Post la reveno ni rimarkis ke satelita anteno jam agas kaj de tiu momento ni havas eblecon elekti el pli ol 100 televidstacioj interalie Deutsche Welle. Oni povas vidi kio okazas en Eŭropo.

Fotoj el Bona Espero faritaj de Aleksander en la tagoj: la 15-a ĝis la 17-a de novembro 2014

         

Unua tuta tago en Bona Espero

Vendrede la 14-an de novembro mi eksciis, ke insektoj kiuj min hieraŭ atakis estas nedanĝeraj. Ili estas termitoj kiuj forflugis el termitejo por morto kaj post kelkaj tagoj la fenomeno malaperos.
Post la matenmanĝo kun Ursula Grattapaglia ni veturis al proksima urbeto al Alto Paraizo por tralegi interretan poŝton ĉar kiel mi jam menciis interreto en Bona Espero ne funkciis pro frapo de fulmotondro. Por mi estis okazo sendi al miaj proksimuloj salutojn kaj informi ilin ke mi jam feliĉe atingis celon de mia vojaĝo. Krom tio mi informis Hori Jasuo-on ke mi nun havas teknikajn malfacilaĵojn por helpi al li en Novembra Esperanta Sumoo.
En publika retumejo mi eksciis ke elektra konjektilo de mia komputilo postulas uzon de specjala adaptilon. Poste mi ricevis la adaptilon en Bona Espero de Giuseppe.
Estado en la urbo estis uzita por aĉeti produktojn kiujn oni ne faras en Bona Espero. Mi aĉetis du ujoj da biero kaj botelon da gŭarano. Kun gustaj valoroj de gŭarano mi jam frue konatiĝis. Tre bongustis ĝi al mi. En Bona Espero oni havas opinion pri gŭarano similan kiel ni havas pri coca-colo. Ĝi estas trinkaĵo en kiu estas multe da kemio.
Ekspedicio al la urbeto preskaŭ ĉiam daŭras duontage. Post la reveno rapide venis tempo por tagmanĝo kaj por sjesto daŭranta ĝis prevespermanĝo.
Post la prevespermanĝo Giuseppe montris al mi bazaj elektroaparatoj en Bona Espero. Mi konstatas ke elektrikaj instalaĵoj estas faritaj amatore. Mi havos kun ili multe da laboro.
Sunsubiro venas ĉi tie rapide. Venas tempo por vespermanĝo kaj post ĝi, oni projekcis filmon de Roman Dobrzyński pri Bona Espero. Heroo de la vespero estiĝis malgranda Marcelo kiu funkciigis CD-reproduktilon kaj televidilon. Ni- dinosaŭroj havis kun tio problemojn.
Post la filmo estis amuzripetado el antaŭa vespero, sekva batalo kun insektoj. Nunfoje mi malvenkis rapide ĉar mi ekkomprenis ke ĉi tie en Bona Espero oni devas vivi konkorde kun la naturo. Kun ekdormiĝo mi ne havis problemon ĉar brazila la 20-a horo en Pollando estas la 23-a horo kaj mia biologia horloĝo ankoraŭ ne adaptiĝis.

Unuaj horoj en Bona Espero

Unuaj horoj en Bona Espero estis ĝojaj kaj pasis per paroloj kun Ursula kaj Giuseppe Gratapaglia. Ursula uzis okazon ke inter ni ankoraŭ estis Tota por doni al li taskojn kiujn ŝia edukito povus plenumi en Brasilia. Por Bona Espero grave estis kontroli kaj reregistri aŭtomobilon. Krom tio Tota ricevis taskon aĉeti iun elektronikaĵon kiu paneis kaj kaŭzis ke ne funkciis interreto. La unua tasko estis farita jene ke gesinjoroj Grattapaglia ŝanĝiĝis kun Tota aŭtomobiolojn kaj Tota revenis al Brasilia per dua aŭtomobilo de Bona Espero.

Dum vespermanĝo mi havis okazon konatiĝi kun ĉiuj nunaj vivantoj en Bona Espero:
1) Marcos - frato de Tota
2) Rosa - edzino de Marcos
3) Marcelo kaj Natalia infanoj de Marcos kaj Rosa
4) Marija
5) Regina - germanino vivanta nun en Brazilo kaj veninta al Bona Espero antaŭ kelkaj tagoj por profundigi sian konon de esperanto.
Mi ekscis ankaŭ, unu tago antaŭ mia alveno ĉi tien fulmotondro trafis elektran reton kaj kaŭzis rompon je elektroenergia liverado, paneojn de intererto kaj telefono. ĉirkaŭ la 20-a horo krepuskiĝas kaj ĉiuj prepariĝas por dormo. Pro tempa diferenco inter Pollando kaj Brazilo por mi tio estis bona. Mi eniris mian ĉambron kaj dum kiam mi havis ŝaltitan lumon en mian ĉambron per fendoj estantaj en pordoj invadis multaj insektoj. Iuj insektoj estis longaj kiel alumeto. Mi batalis kontraŭ ili. Poste evidetiĝis ke sufiĉis malŝalti lumon kaj invado finiĝas. Post la lacego pro vojaĝo mi rapide ekdormis kaj la insektoj ne volis min piki.

Vojaĝo al Bona Espero

Mia vojaĝo komenciĝis en urbo Zabrze (Zabĵe) la 12-an de novembro 2014 je la 03 51 horo. Unue mi moviĝis per buso linio 840 al Katowice (Katovice). De tie mi vojaĝis al Wrocław (Vrocúaf) per buso de busfirmao Polski Bus. En Wrocław mi ŝanĝis buson de la firmao por rekte veni al Praha (Ĉeĥio). Ĉirkaŭ la 14 horo mi venis al ĉefurbo de Ĉeĥio. Tie per metroo kaj per urba buso linio 119 mi venis al la internacia flughaveno de Praha. En la flughaveno mi havis sufiĉe da tempo por tagmanĝi kaj trinki bieron.

Rapide pasis la tempo ĝis mia forflugo de Praha al London. La forflugo estis planita je la 18.40. Kun duonhora malfruiĝo mi atingis London. En la flughaveno mi devis ŝanĝi terminalon. Mi faris tion sufiĉe facile sed al la terminalo la vojo estis longa (per flughavena buso kaj per flughavena trajno) Mi venis al la flugenirejo ĝustamomente.

De London mi flugis al Sao Paulo senprobleme. La flugo daŭris 12 horojn En Sao Paulo atendis min esperantistino Janette Silva je la 7-a matene la 13-an de novembro. Mi bezonis ŝian helpon ĉar en Sao Paulo mi devis ŝanĝi flughavenojn. Kvankam estis sufiĉe da tempo por translokiĝo sed por mi kiu ne konas la anglan kaj la portugalan lingvojn tia tasko estus malfacile realigebla. Per helpo de ŝi mi tion faris sufiĉe rapide kaj senprobleme uzante buson. Ŝi akompanis min al la dua flughaveno. Ĝis la forflugo de Sao Paulo al Brasilia restis iom da tempo por kafumi kaj iomete babili pri komunaj konatuloj. Estis evidente ke kvankam mi Janette ne konis antaŭe, ni havas kaj havis komunajn konatulojn. Ekipita de ŝi per sako por dokumentoj kaj per brazila mono ni adiaŭis sin. Dum adiaŭo ŝi avertis min ke ofte en la flughaveno oni ŝanĝas flugenirejojn. Jes, tio ankaŭ nun okazis kaj mi senprobleme enaviadiliĝis. Post preskaŭ 2 horoj mi atingis ĉefurbon de Brazilo - Brasilia je la 14-a horo.(la 17-a h. en Pollando).

En Brasilia atendis min juna viro kun infano. Poste mi ekscis ke la viro estas eksa infano de Bona Espero nomata tie Tota. Bedaŭrinde mi ne renkontis tie fratinon de glivice-a brazilano Marlon. Mi ne povis transdoni la donacojn al ŝi kiujn preparis Marlon por sia familio.

Tempo pasis rapide kaj ni ne povis plu atendi fratinon de Marlon ĉar Tota devis ankoraŭ tiu ĉi tage reveni al Brasilia kie li loĝas kun familio. Distanco inter Brasilia kaj Alto Paraizo, kie troviĝas Bona Espero estas ĉirkaŭ 250 km, do vojaĝi tien kaj reen estas kiel vojaĝi tra preskaŭ tuta Pollando. Post 4 horojn ĉirkaŭ la 19-a horo mi alvenis al celo de mia vojaĝo al Bona Espero. Tie mi povis brakumi kun Ursula kaj kun Giuseppe Grattapglia kaj saluti aliajn loĝantojn de Bona Espero.



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl